Jean Mermoz

franca aviadisto

Jean MERMOZ naskiĝinta en Aubenton, en franca departemento Aisne, la 9-an de decembro 1901, mortinta la 7-an de decembro 1936, estis franca aviadisto, famkonata bildo de « Aéropostale » (aeropoŝta Kompanio) ; li estis kromnomita « la Arkianĝelo ».

Jean Mermoz
Jean Mermoz en 1935
Jean Mermoz en 1935
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1901 (1901-12-09)
en Aubenton, Aisne
Morto 7-an de decembro 1936 (1936-12-07) (34-jaraĝa)
en Atlantiko
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-SorbonoLycée Voltaire
Okupo
Okupo pilotopolitikisto • poeto
vdr

Junaĝo redakti

En aprilo 1920, li varbiĝis en la armeo por kvar jaroj, li elektis la aviadon. Unue li komencis en la eskadro de la 11-a regimento de bombado en Metz, poste li estis sendita en Sirion en 1922. Tie li atingis sescent flug-horojn en dek ok monatoj kaj ekkonis la dezerton okaze de neevitebla surteriĝo. Tamen li devis reveni en Francion en la 1-a ĉas-regimento en Thionville. La milita vivo pli kaj pli malplaĉis al li. Li estis malmobilizita en marto 1924.

Tiam li spertis unu el la plej malfacilaj periodoj de sia vivo, ĉar li ne trovis dungoferton ĉe la flugkompanioj. Li vivis per etaj laboroj mizere. Fine en septembro 1924 li ricevis kontrakto-proponon de « Aéropostale » t.e. aeraj linioj Latécoère direktitaj de Didier Daurat. Dum sia enir-ekzameno kiel aviadisto, Mermoz volis pruvi al la direktoro Didier Daurat ĉiujn aerobatikojn, pri kiuj li estis kapabla. Sed laŭ la direktoro, la kompanio ne bezonis akrobaton, sed seriozan aviadiston. Do Mermoz estis dungita unue kiel mekanikisto. Poste, la duan aerekzamenon Didier Daurat eĉ ne rigardis. Li jam sciis, kia escepta aviadisto estos Mermoz.

La epopeo de la poŝta aviado redakti

Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la aviado rapide disvolviĝis. Baldaŭ evidentiĝis, ke oni uzu la aviadilojn por interrilatigi malproksimajn urbojn kaj sekve kontinentojn. Oni parolas pri epopeo de la poŝta aviado, ĉar tiam la aviadiloj estis nefidindaj aparatoj. Tamen ĉe la kompanio "Aéropostale" plej rapide transporti poŝtaĵon estis nepra prioritato. Multaj gravaj akcidentoj okazis, tial oni konsideras la tiamajn aviadistojn, kiel heroojn.

La dezerto redakti

Unue Mermoz laboris kiel mekanikisto, sed li rapide estis postenigita ĉe la linio Tuluzo-Barcelono kun aviadilo Breguet XIV. Tiu linio transfluganta Pireneojn estis defio por la tiamaj aviadiloj. En 1925 Mermoz plenumis la kunligon Barcelono-Malago.

En 1926 li ekrespondecis pri la poŝtaĵo en la ligado Kazablanko-Dakaro. En majo 1926, perditaj meze de la dezerto kun sia mekanikisto, ili estis kaptitaj de la Maŭroj, poste liberigitaj per elaĉetmono. En novembro, li savis Eloi Ville aviadiston devigitan surteriĝi ĉe la dezerto.

La 10-an kaj 11-an de oktobro 1927, Mermoz kaj Negrin sukcese flugis sen halto el Tuluzo al Saint-Louis (Senegalo) en aviadilo Laté 26. Tamen, sekve de incidento dum la surteriĝo, sendamaĝe por la skipo, la traflugo de Suda Atlantiko estis prokrastita.

Sudameriko kaj Andoj redakti

En 1927, Marcel Bouilloux-Lafont, prezidanto kaj fondinto de la ĝenerala aerpoŝta Kompanio sendis Mermoz al Rio-de-Janejro (Brazilo) por disvolvi novajn liniojn en Sudameriko. Por tio necesis transflugi ĉefan obstaklon : Andojn. Dum provo de transflugo, Mermoz devis surteriĝi sur la alta montaro. Kun sia mekanikisto Collenot, li sukcesis akrobate ekflugi, ĵetante sian aviadilon al krutegaĵo, tiel plonĝante li povis pli rapidi. La 15-an de julio 1929, kun Henri Guillaumet li ekis la linion de Andoj. En 1930, kun la radiotelegrafisto Léopold Gimié kaj la navigisto Jean Dalbry, li realigis la unuan ligon tute aeran inter Francio kaj Sudameriko. Li estigis plurajn regulajn liniojn.

Noktaj flugoj: Mermoz laboris por efektivigi noktajn flugojn. Dum la nokto de la 16-a al 17-a de aprilo 1928, li ekflugis el Bonaero al Rio-de Janejro kaj sukcesis surteriĝi sur interajn flughavenojn limdifinitajn per benzinfajroj.

La traflugo de Suda Atlantiko redakti

 
Latécoère 28

La 12-an kaj 13-an de majo 1930, li interrilatigis rekte Saint-Louis (Senegalo) al Natalo (Brazilo) post flugado de 21 horoj kaj 10 minutoj en hidroplano Laté 28-3 nomita « Comte de la Vaulx » laŭ la nomo de la prezidanto de la internacia aeronaŭtika federacio kiu nelonge antaŭe tragike malaperis en aviadila akcidento. Tiel Mermoz pruvis, ke eblis transporti poŝtaĵon de kontinento al alia per ununura aviadilo dum ĝis tiu pruvo necesis pluraj aviadiloj. Malpli ol tri jarojn poste, en 1933, li interrilatigis Parizon-Le Bourget al Bonaero (Argentino) en la aviadilo René Cousinet 70 « Arc-en-Ciel » (Ĉielarko). Inter 1930 kaj 1936 Mermoz efektivigis 24 traflugojn de la Suda Atlantiko.

La 7-an de decembro 1936 la aviadilo kiun li pilotis kun Alexandre Pichodou dua piloto, Henri Ezan navigisto, Edgar Cruvellier radionavigisto kaj Jean Lavidalie mekanikisto, malaperis en la oceano. Temis pri la hidroplano Latecoere 300 « La Croix du Sud » (La suda Kruco). Ĝia lasta mesaĝo estis : « Ni malŝaltas malantaŭan dekstran motoron. »

Honoraĵoj redakti

  • Komandoro de la Honora Legio la 4-an de aŭgusto 1934.
  • La pilotoj de Air France longtempe portis la nigran kravaton (sed de nelonge povas elekti la maristan bluon) por memorigi la funebron de Mermoz (kaj de Guynemer por la militistoj.)
  • En la latinaj-amerikaj landoj la memoro de Mermoz estas plej respekta. En Bonaero, ĉefurbo de Argentino, tabulo memorigas la lokon, kie staris la oficejo de la « Aéropostale ». En la flug-haveno, monumento estas dediĉita al « Jean Mermoz y sus companeros ». En la franca-argentina liceo je lia nomo, la lernantoj desegnis epizodojn de lia vivo okaze de la kvindeka tagreveno de lia morto.
  • Danke al la aerponto super la montĉeno de Andoj, kiun li organizis, Ĉilio estis detirita de sia izoliteco kaj plu estas dankema al li. Santiago de Chile la ĉefurbo honore donis lian nomon al unu el siaj strategoj. Oni povas vidi steleon kun tiu frazo de Joseph Kessel : « La ĉiela vojo allogis lin kiel magneto. » Alia steleo estas dediĉita al li ĉe la flug-haveno de Campos dos Alfonsos.
  • Inter ĉiuj manifestadoj salutintaj en Francio la kvindekan datrevenon de la malapero de Jean Mermoz, du iniciatoj ebligis daŭrajn memoraĵojn. Tabuleto kun la bildo de la piloto estis senvualigita la 4-an de decembro 1986 ĉe la Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle de la ministro pri transportoj. Kelkajn tagojn poste, en Aubenton, kie naskiĝis la « Arkianĝelo », estis inaŭgurita muzeo Mermoz ĉe la placo de la vilaĝo.
  • La fluglernejo Institut aéronautique Jean Mermoz portas sian nomon.
  • Mermoz - Pinel, metrostacio en la 8-a arondismento de Liono

Citaĵoj de Mermoz redakti

  • « Bone eltenitaj malsukcesoj donas rajton sukcesi. »
  • « Moderna vivo ebligas vojaĝojn sed ne havigas aventurojn. »
  • « Sciu, mi volus neniam malsupreniri. »

Fonto redakti

La precipa fonto de tiu traduko estas : http://fr.wikipedia.org/wiki/Jean_Mermoz