Jean Metzinger (naskiĝis la  24-an de junio 1883(nun 1883-06-24) en Nanto, mortis la 3-an de novembro 1956 en Parizo) estis franca pentristo.

Jean Metzinger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1883 (1883-06-24)
en Nanto
Morto 3-an de novembro 1956 (1956-11-03) (73-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo • poeto • ilustristo • artoteoriisto • artokritikistoverkisto • gravuristo • vidartisto
Verkoj Danseuse au café
L'Oiseau bleu
La Femme au Cheval
vdr

Li komencis siajn studojn de pentrado kiam li estis 15-jara. Tiutempe, li proksimiĝis al la laboro de Ingres. Kiam li estis 17-jara li translokiĝis al Parizo, kie li vizitis plurajn akademiojn, forlasante ĉiujn, malkontenta. Li estis influita de la historiaj avangardoj, tiaj kiaj la Punktismo de Seurat kaj la Faŭvismo. En 1910, konatiĝinte kun Picasso kaj Braque li fariĝis kubisma pentristo.

Unu el la verkoj kiuj markis la komencon de lia partopreno en la movado estis Nudo, elmetita en la Aŭtuna Salono de 1910. Krom pentristo, Metzinger ankaŭ estis teoriisto de la movado, kaj eldonis plurajn artikolojn. Plej grave, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), estis verkita kune kun Gleizes.

Ekde 1918, li inkliniĝis al ia speco de klasikismo, revenante al la originoj de sia formado. Li mortis 73-jaraĝa.


Robert Delaunay: La viro kun tulipo, portreto de Jean Metzinger, 1906

Elektitaj disĉiploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Metzinger en la portugala Vikipedio.