Jeanne Calment

Jeanne Louise CALMENT estas francino naskiĝinta la 21-an de februaro 1875 en Arles, mortis la 4-an de aŭgusto 1997 samloke je la aĝo de 122 jaroj, 5 monatoj kaj 14 tagoj (entute 44 760 tagoj).

Jeanne Calment
Jeanne Calment en 1895.
Jeanne Calment en 1895.
Persona informo
Naskonomo Jeanne Louise Calment
Naskiĝo 21-a de februaro 1875
en Arles
Morto 4-a de aŭgusto 1997
en sama loko
Mortokialo plena kadukiĝo
Tombo Trinquetaille Cemetery
Lingvoj franca
Loĝloko Arles
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Nicolas Calment
Patrino Marguerite Gilles
Edz(in)o Fernand Calment
Infano Yvonne Calment
Okupo
Okupo mastrumado
vdr

Ŝi estis la plej veriĝita kaj konfirmita supercentjarulino de Francio kaj de la tuta mondo.[1] Ŝi atingis pli superan aĝlimon ol ekzemple Jiroemon Kimura (116-jara) kaj Luigi Cornaro (102-jara).

En la aĝo de 85 ŝi ankoraŭ komencis kurson pri skermo kaj ĝis la aĝo de 100 jaroj ŝi daŭre biciklis. Ĝis la aĝo de 110 ŝi vivis sola kaj poste en maljunulejo en Arles, Francio, kiu portas ankoraŭ ŝian nomon.

Jeanne Calment kaj Vincent Van Gogh redakti

Jeanne Calmet akiris internacian famon kiam ŝi en la aĝo de 113 rakontis ke ŝi en ŝia junaĝo (je la aĝo 14 en 1889) renkontis Vincent van Gogh kiam li venis por aĉeti tolon en la ŝtofa butiko de ŝia onklo. Ŝi trovis lin "malpura, malbone vestita kaj obstina" kaj "malbela havante odoron de alkoholo". Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Vincent van Gogh en 1990, aperis ampleksa intervjuo kun Calment.[2]

En 1965 Calment okupis rolon en la mallonga filmo Vincent Van Gogh : 'Darkness Into Light', kiu celis la varbadon por alia filmo pri la vivo de Vincent van Gogh : 'Lust for Life'. En la aĝo de 114 Jeanne Calment kunludis en filmo pri sia propra vivo, 'Vincent et moi', kiu igis ŝin la plej maljuna filmaktorino en la mondo.[3] En 1995 sekvis la dokumenta filmo 'Au-delà de 120 ans avec Jeanne Calment' (pli ol 120 jaroj kun Jeanne Calment).

Okaze de ŝia 121-a naskiĝdatreveno aperis kompaktdisko 'Maîtresse du temps' sur kiu Calment diras rememorojn sur fono de tekno-repo-muziko.[4]

Jeanne Calment kaj Esperanto redakti

Kun sia edzo Fernand, ŝi lernis Esperanton.[5]

Literaturo redakti

Ludwig Wegener, La arto fariĝi centjara, eld. Limburger Vereinsdrückerei - Esperanto-fako, unua eldono 1953, Limburg/Lahn, Germanio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Supercentenarians Arkivigite je 2020-01-02 per la retarkivo Wayback Machine, Gerontology Research Group, alirita la 15-an de februaro 2017.
  2. «Jeanne Calment, 114 ans a rencontré Van Gogh» [filmeto kun intervjuo], sur http://www.ina.fr/ [arkivo], la 21-an de januaro 1989
  3. (angla) Tribute to Jeanne Calment, memorial- Lasting tribute", alirita la 15-an de februaro 2017.
  4. (angla) "Believed to be world's oldest, woman in France dies at 122[rompita ligilo]". Houston Chronicle. la 4-a de aŭgusto 1997, alirite la 15-an de februaro 2017;
  5. Jean-Claude Lamy, Le Mystère de la chambre Jeanne Calment, 300 p., 2013, Ed. Fayard, ISBN 978-2213666839

Eksteraj ligiloj redakti