Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon

Jeanne Marie Bouvier de la Motte GUYON (ankaŭ konata kiel Sinjorino Guyon) (13-a de aprilo 16489-a de junio 1717) estis franca mistikulino kaj ĉefa priparolanto de kvietismo. Ŝia doktrino estis konsiderita hereza de Katolika Eklezio.

Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon
Persona informo
Madame Guyon
Naskiĝo 13-an de aprilo 1648 (1648-04-13)
en Montargis
Morto 9-an de junio 1717 (1717-06-09) (69-jaraĝa)
en Blois
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo aŭtobiografo • verkisto • mistikulo • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon

Vivo redakti

Jam kiel infano ŝi flegis revadon asketisman; 16-jara ŝi edziniĝis al s-rojo Motte-Guyon. Post ties frua morto ŝi serĉadis, sub la gvido de la animzorganto patro Lacombe, en Parizo, Ĝenevo kaj Suda Franclando la kvietisman konsolon. Sed ŝi konfrontiĝis al trea malamikeco kaj transportitis en 1688 en monakejon en Parizo. Malliberigite ŝi ekkontaktis Fénelon. Tiam Jacques Bénigne Bossuet riproĉis al ŝi herezon nocan kaj ŝi enkarcerigitis inter 1695-95 kaj 1698-1703 en Vincennes respektive en la pariza malliberejo Bastille.

Ŝia membiografio aperis en Kolonjo en 1720, ŝia verkaro en Amsterdamo inter 1713-22.

Literaturo redakti

  • Heppe, Geschichte der quietistischen Mystik in der katholischen Kirche, Berlin 1875
  • Guerrier, Madame Guyon, Orléans 1881

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 556, kio legeblas interrete tie ĉi.