Sankta Dipatrino de Jeghipatruŝ (armene: Եղիպատրուշ Սուրբ Աստուածածին Եկեղեցի) estas armena preĝejo kiu troviĝas en la vilaĝo Jeghipatruŝ en la provinco Aragacotno, Armenio. La preĝejo estis konstruita inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj kaj fine de tiu lasta jarcento estis aldonita la gavito. Ĉirkaŭ ĝi troviĝas pluraj ĥaĉkaroj. Ĝi apartenas al la Armena Apostola Eklezio.