Jenő estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. La loknomo estas hungara gentonomo, nuntempe ankaŭ nomo Eŭgeno.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, la plej proksima urbo estas Polgárdi. Székesfehérvár troviĝas je 22 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1257. La turkoj faris senhoma la komunumon. Inter 1770-1861 Jenő estis parto de vilaĝo Nádasdladány. En 1950 la komunumo iĝis municipo.

Vidindaĵoj redakti

En la komunumo troviĝas nova romkatolika preĝejo omaĝe al Laboristo Sankta Jozefo de 1999, kies turo estas 31 m-ojn alta.

Komunumoj pri Jenő en Hungara reĝlando redakti

Jenő estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Baranyajenő Budajenő Diósjenő Jászkarajenő Jenő Kisjenő Pilisborosjenő Somlójenő Temesjenő

Vidu ankaŭ: Tiszajenő