Jenő Beamter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Beamter Jenő estis hungara komponisto, ĵazmuzikisto (drumisto, vibrafonisto), grava figuro de la hungara svingo (muzikstilo). Lia vaste konata karesnomo estis Bubi.

Jenő Beamter
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1912 (1912-08-07)
en Budapeŝto
Morto 14-an de januaro 1984 (1984-01-14) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Jenő Beamter
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Memortabulo pri Jenő Beamter (kun Rezső Seress)

Jenő Beamter [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1912 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de januaro 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Beamter devenis el juda familio. Li aĝis 7, kiam li ricevis violonlecionojn, sed li interesiĝis pri la drumoj. Li maturiĝis en 1930 en sia naskiĝurbo, poste li lernis private drumadon kaj vibrafonadon. Post 3 jaroj li jam muzikadis en la plej gravaj budapeŝtaj ĵazorkestroj duope, triope kvarope aŭ multope. En 1942 li estis trudlaboristo (pro la kontraŭjudaj leĝoj), poste militkaptito en Sovetunio. En 1945 li hejmenvenis kaj denove estis konata figuro de la ĉefurbaj amuzejoj. Baldaŭ li gastroladis eksterlande en Aŭstrio, Svislando, Orienta Germanio, Britio, Jugoslavio.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti