Jenő Ernst (kuracisto)

Jenő Ernst, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernst Jenő estis hungara kuracisto, biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta kaj ordinara en 1946) de Hungara Scienca Akademio.

Jenő Ernst
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1895 (1895-04-16)
en Baja
Morto 1-an de marto 1981 (1981-03-01) (85-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Erzsébet
Okupo
Okupo biokemiisto • kuracisto
vdr

Jenő Ernst [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1895 en Baja. Li mortis la 1-an de marto 1981 en Pécs.

Biografio redakti

Jenő Ernst frekventis universitaton en Pécs, kie li akiris diplomon en 1923. En 1928 li atingis la rangon privata profesoro. En 1938 Albert Szent-Györgyi invitis lin al Szeged por esplori kune. Ili okupiĝis pri funkcio de la muskoloj. Inter 1945-1972 li gvidis universitatan instituton en Pécs, krome li estis ankaŭ katedrestro inter 1948-1972. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1956, krome ankaŭ aliajn medalojn kaj premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Untersuchungen über Muskelkontraktion. 1–9 (1925–1929)
  • Osmosis in Physics and Biology (1938)
  • Bevezetés a biofizikába (1947, 1967, 1973)
  • Die Kaliumpermeabilität des Muskels (1953)
  • Die Muskeltätigkeit (1958, angle 1963)
  • Biofizika (1974, 1977)

Fontoj redakti