Jenő Gilyén [jenO gijEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gilyén Jenő estis hungara arkitekto, statikisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Nándor Gilyén (same statikisto).

Jenő Gilyén
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1918 (1918-12-29)
en Komárno
Morto 13-an de julio 2011 (2011-07-13) (92-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Jenő Gilyén[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1918 en Komárno (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 13-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Gilyén apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1937, en la sekva jaro li estis ĉefamilia edukisto pro financaj problemoj. Li akiris arkitekturan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1943. Jam dum la studentaj jaroj inter 1941-1943 li estis vicarkitekto ĉe Pál Csonka, poste inter 1943-1947 li estis asistanto en la universitato. En 1947 li akiris plian diplomon. Post la 2-a mondmilito li laboris en ministerio pri konstruado, poste en pluraj ŝtataj arkitekturaj firmaoj. Li fokusiĝis pri statikaj problemoj, baldaŭ pri panelaj domoj. Li estis docento en la universitato (1970–1982), li kandidatiĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1980, tamen li laboris plu ĉe pluraj firmaoj. Li ricevis premiojn inter 1943-2008, el kio elstaras premio Kossuth en 1954. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1951 kaj 1958.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • trakonstruo de la iama ministerio pri internaj aferoj
  • kuracejo en Kőbánya (statiko)
  • elementoj de Népstadion

Elektitaj artikoloj redakti

  • A Budapesti Népstadion szerkezetei (1953)
  • Műemlékek felújításának tartószerkezeti kérdései (1961)
  • A házgyári panelos építés távlati szerkezetfejlesztése és a fejlesztés lehetőségei (1975)
  • A vasbetonépítés 40 éves fejlődése a lakás- és középület-építésben (1985)
  • Panelos épületek átalakítása – lehetőségek és korlátok I-II-III. (1996)
  • Épületek földrengésállósága, különös tekintettel a panelos szerkezetekre (2007)
  • Vasbetontervezés a XX. században (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti