Jenő Györfi
GYÖRFI Jenő [djoerfi] estas rumania hungara informatikisto, armeinĝeniero, universitata instruisto. Li naskiĝis en Măgherani la 9-an de junio 1933. Li estas la edzo de Ibolya Györfi
Jenő Györfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1933 (90-jaraĝa) en Măgherani |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Ibolya Györfi |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Biografio redakti
Jenő Györfi akiris diplomon en Universitato Bolyai pri matematiko-fiziko (1954), poste pri elektroniko en la Militara Akademio de Bukareŝto (1961). Li estis lekciisto de la katedro de matematiko. Li doktoriĝis pri teorio de informo kaj kodo (1974).
Tradukaĵo redakti
- Florica Cîmpan: A p története Historio de po (kun Béla Vajda) (1971).
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine