Barono Jenő Nyáry [njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyáry Jenő estis hungara arkeologo, kavernisto, membro de Hungara Scienca Akademio (en 1883 korespondanta, en 1889 honora). Lia nobela antaŭnomo estis nyáregyházi. Lia patro estis Antal Nyáry, lia frato estis Albert Nyáry.

Jenő Nyáry
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1836 (1836-02-29)
en Bogojina
Morto 29-an de junio 1914 (1914-06-29) (78-jaraĝa)
en Piliny
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Antal Nyáry
Frat(in)o Albert Nyáry
Infano Albert Nyáry
Okupo
Okupo arkeologo • speleologo • politikisto
vdr

Jenő Nyáry [1] naskiĝis la 29-an de februaro 1836 en Hungara reĝlando en Bagonya (nuntempa Bohunice (distrikto Levice) en Slovakio). Li mortis la 29-an de junio 1914 en Piliny.

Biografio redakti

Jenő Nyáry studis en Reĝa Universitato de Pest. En 1861 li iĝis membro de la senato. Li multe laboris kun Flóris Ferenc Rómer. Li opiniis, ke oni esploru arkeologiaĵojn en valoj de riveroj kaj ankaŭ en kavernoj. Plej ofte li esploris kavernojn ĉe Aggtelek, krome li okupiĝis pri la familia bieno en Piliny. En 1874 li ricevis honoran postenon en la ministerio. Li ricevis precipe eksterlandajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az aggteleki barlang mint őskori temető (La kaverno en Aggtelek, kiel pratempa tombejo) (1881)
  • Pulszky Ferencznek ötven éves írói működése jubileumára 1834-1884. az országos régészeti és embertani társulat megbizásából (1884) - kunlaboranto

Fontoj redakti