Jenő Padányi Gulyás
Jenő Padányi Gulyás [padAnji gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Padányi Gulyás Jenő estis hungara-usona arkitekto, politikisto, parlamentano, grafikisto. Liaj nomvariantoj estis hungare Padányi-Gulyás Jenő, nur en afiŝo-grafikaĵoj Gulyás; angle Eugene Padanyi-Gulyas.
Jenő Padányi Gulyás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1900 en Tjaĉiv |
Morto | 8-an de novembro 1982 (82-jaraĝa) en Billings |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | architectural engineer • politikisto |
Jenő Padányi Gulyás [1] naskiĝis la 21-an de majo 1900 en Hungara reĝlando en Técső (nuntempa Tjaĉiv en Ukrainio). Li mortis la 8-an de novembro 1982 en Billings (Montano).
Biografio redakti
Jenő Padányi Gulyás frekventis kalvinanan gimnazion en Máramarossziget, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1923. Komence li projektis ferbetonajn konstruaĵojn, poste li ĉerpis solvojn el la popola arkitekturo. Li estis signifa arkitekto, krome li kreis grafikaĵojn, kolektis etnografiaĵojn, fine li estis parlamenta deputito dum la 2-a mondmilito. En 1945 li migris al Usono, kie li projektis konstruaĵojn kaj politikadis nur en hungaraj rondoj.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Egészségvédelmi épületek újabb típusai (1928)
- A Fertő-vidék népének építészete (1937)
- Hungarian rural architecture (1938)
- Az építő egyház (1944)
Elektitaj projektoj redakti
- Kalvinana kirko (Angyalföld) (1927–1933)
- elvidejo en Alsóörs (1935)
- reklama afiŝo pri fiŝoj (1937) ĝi apartenas al la plej konataj reklamoj en Hungario
- garaĝo por aŭtobusoj en Budapeŝto (1941) - kun István Menyhárd
- muzeo Chief Plenty Coups (1972) - premiita en Usono
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto