Jenő Tomasz [tomas], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tomasz Jenő estas hungara organika kemiisto, altlerneja instruisto.

Jenő Tomasz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1935 (1935-03-14)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aprilo 2024 (2024-04-24) (89-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Jenő Tomasz
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Jenő Tomasz[1] naskiĝis la 14-an de marto 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Tomasz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1953, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös post 5 jaroj. Post siaj studoj li restis en la universitato kiel praktikanto. Inter 1961 kaj 1971 li laboris en uzino pri medikamentoj, poste ĝis la emeritiĝo en biokemia instituto en Szeged. En tiu longa periodo en 1970 li doktoriĝis en la universitato, kandidatiĝis post 6 jaroj, li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1986, post 2 jaroj li ricevis la titolon titulara docento de Universitato Attila József. Intertempe li ankaŭ prelegis aŭ esploris en pluraj usonaj universitatoj. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 2005.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Contributions to the Ecology of the Indian Ring-Dove. (1955).
  • Einfache Synthese des Pentacens. (kunverkisto, 1960).
  • Chemical Synthesis of ppGpp (kunverkisto, 1974).
  • Instability of the Phosphodiester-Amide Interribonucleotide Bond in Neutral Aqueous Solution. (kunverkisto, 1984).
  • 5’-P-Borane-Substituted Thymidine Monophosphate and Triphosphate. (kunverkisto, 1992).

Fontoj redakti

Referencoj redakti