Jenő Vámos
Jenő Vámos [vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos Jenő estis hungara redaktoro. Lia origina familia nomo estis Wiener.
Jenő Vámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wiener Jenő |
Naskiĝo | 1-an de junio 1882 en Miskolc |
Morto | 20-an de januaro 1950 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto • Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | sociologo • bestokuracisto • redaktoro |
Jenő Wiener[1] naskiĝis la 1-an de junio 1882 en Miskolc, li mortis la 20-an de januaro 1950 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Jenő Vámos devenis el juda familio. Li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1904. Li fondis veterinaran gazeton en 1909, kiun li redaktis. Li kontribuis ankaŭ en alia gazeto. En 1918 li aliĝis al politika rondo de Oszkár Jászi, li estis respondeculo pri reformo pri bienoj. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, kie li akiris plian bestokuracistan diplomon en 1920. Li hejmenvenis en la sekvanta jaro kaj li verkis sociologiajn-agronomiajn studojn. Li edziĝis en 1905, la geedza paro kalvinaniĝis en 1932.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Városélelmezés és földreform (1916)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine