Jennie Spencer-Churchill (denaske Jerome; 9a de Januaro 1854 – 29a de Junio 1921), konata kiel Lady Randolph Churchill, estis uson-devena Brita famulino, edzino de Lord Randolph Churchill kaj patrino de la Brita Ĉefministro Sir Winston Churchill.

Jennie Jerome
Persona informo
Naskonomo Jeanette Jerome
Naskiĝo 9-an de januaro 1854 (1854-01-09)
en Broklino
Morto 29-an de junio 1921 (1921-06-29) (67-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo gangreno
Tombo St Martin's Church, Bladon
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Leonard Jerome
Patrino Clarissa Hall
Frat(in)o Clarita Jerome
Edz(in)o Randolph Churchill • George Cornwallis-West • Montagu Porch
Infanoj Winston Churchill • Jack Churchill
Okupo
Okupo aŭtobiografo • verkisto • mondumano • redaktisto
vdr

Ŝi estis amatora pianistino kaj membro de la organizo American Women's War Relief Fund kiu helpis financi kaj stabli du hospitalojn dum la Unua Mondmilito.[1][2][3]

Lord Randolph Churchill kaj Lady Randolph Churchill en Parizo (1874) fare de Georges Penabert.
Portreto de Lady Randolph Churchill, ĉ. 1880.

Jennie Jerome edziniĝis por la unua fojo la 15an de Aprilo 1874, kiam ŝi estis 20-jaraĝa, en la Brita Ambasadejo en Parizo, al Lord Randolph Churchill, nome tria filo de John Winston Spencer-Churchill, 7a Duko de Marlborough kaj de Lady Frances Anne Vane.[4] La paro estis renkontiĝintaj je velŝipa konkurenco je la Insulo Wight en Aŭgusto 1873, post esti prezentitaj fare de la Princo de Kimrio, estonta reĝo Eduardo la 7-a.[5] Kvankam ili engaĝiĝis nur tri tagojn post la dekomenca renkontiĝo, la geedziĝo estis prokrastita dum monatoj dum la gepatroj diskutis pri la setlado.[6] Tiam, ŝi estis konata kiel Lady Randolph Churchill kaj alvokita en konversacio kiel Lady Randolph.

La geedzoj Churchill havis du filojn: nome Winston (1874–1965), la estonta ĉefministro, naskiĝis antaŭ ok monatoj post la geedziĝo. Laŭ sia biografiisto William Manchester, Winston plej verŝajne estis koncipita antaŭ la geedziĝo, pli ol akuŝita antaŭtempe. Ĵusa biografio asertis, ke li naskiĝis du monatojn antaŭtempe post Lady Randolph falis, nome "had a fall."[7] Kiam oni demandis al ŝi pri la cirkonstancoj de la nasko de Winston, Jennie respondis: "Kvankam mi estis tie, mi ne havas klaran memoron de la okazaĵoj kiuj kondukis tien."[8] La fratinoj de Lady Randolph kredis, ke la biologia patro de la dua filo, nome John (1880–1947) estis Evelyn Boscawen, 7a Vicgrafo Falmouth.[9] Tamen tio ne estis amplekse akceptita, ĉar ambaŭ knaboj ege similis kaj al sia patro kaj unu al alia.

Oni supozas, ke Lady Randolph havis nombrajn amantojn dum sia geedzeco, kiil Karl Kinsky, la Princo de Kimrio (nome futura reĝo Eduardo la 7-a), kaj Herbert von Bismarck.[10]

Oni diris, ke ŝi estas inteligenta, ingenia kaj amuza. Oni diras, ke speciale la reĝino Aleksandra ĝuis ŝian akompanon, kvankam Jennie estis havinta amaferon kun ŝia edzo, la reĝo, kion bone konis Aleksandra.[11] Pere de siaj familiaj kontaktoj kaj siaj ekstergeedzaj amrilatoj, Jennie ege helpis la ekkarieron de Lord Randolph, same kiel tiun de ilia filo Winston.

Ŝi poste havis du aliajn geedzecojn.

Notoj redakti

  1. "Work of American Women's War Relief Fund in London". New York Herald. 31a de Decembro 1916. Alirita la 15an de Septembro 2018 – ĉe Newspapers.com.
  2. "Two Hospitals for U.S. Troops Wounded". Salisbury Evening Post. 20a de Junio 1917. Alirita la 15an de Septembro 2018 – ĉe Newspapers.com.
  3. "Helping in Britain: The American Women's War Relief Fund". American Women in World War I. 2017-01-09. Arkivita el la originalo la 27an de Septembro 2017. Alirita la 15an de Septembro 2018.
  4. Anita Leslie. Jennie: The Life of Lady Randolph Churchill, 1969.
  5. Library of Congress 'Churchill and the Great Republic' exhibition notes
  6. William Manchester, The Last Lion, (ISBN 0-440-54681-8)
  7. Johnson, Paul (2010). Churchill. New York, NY: Penguin. p. 4. ISBN 0143117998.
  8. William Manchester, The Last Lion, ISBN 0-440-54681-8
  9. Anne Sebba, American Jennie: The Remarkable Life of Lady Randolph Churchill", Norton, 2008
  10. Manchester, William, Winston Spencer Churchill, The Last Lion, Laurel, Boston, 1989 edition, p. 137, ISBN 0-440-54681-8.
  11. "Edward VII". Arkivita el la originalo la 27an de Oktobro 2009. Alirita la 15an de Septembro 2018.

Bibliografio redakti

  • Churchill, Lady Randolph Spencer. The Reminiscences of Lady Randolph Churchill, 1908 (Autobiography)
  • Leslie, Anita. Jennie: The Life of Lady Randolph Churchill, 1969
  • Martin, Ralph G.. Jennie: The Life of Lady Randolph Churchill – The Romantic Years, 1854–1895 (Prentice-Hall, Ninth printing, 1969)
  • Martin, Ralph G.. Jennie: The Life of Lady Randolph Churchill – Volume II, The Dramatic Years, 1895–1921 (Prentice-Hall, 1971) ISBN 0-13-509760-6
  • Martin, Ralph G.. Reissue of both volumes of Jennie: The Life of Lady Randolph Churchill, (Sourcebooks, 2007) ISBN 978-1-4022-0972-7
  • Sebba, Anne. American Jennie: The Remarkable Life of Lady Randolph Churchill (W.W. Norton, 2007) ISBN 0-393-05772-0