Jens Peter Jacobsen

Jens Peter JACOBSEN (7-a de aprilo 1847 en Thisted30-a de aprilo 1885 en Thisted) estis dana verkisto.

Jens Peter Jacobsen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1847 (1847-04-07)
en Thisted
Morto 30-an de aprilo 1885 (1885-04-30) (38-jaraĝa)
en Thisted
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj danaangla
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Okupo
Okupo botanikisto • poeto • tradukisto • romanisto • verkisto
vdr

Jacobsen post gimnazio studis botanikon. Li skribis disertacion pri algoj. Li estis entuziasma ano de Charles Darwin, kies evoluo de la specoj li tradukis en la danan kaj tiel antaŭenigis la ideojn de Darwin en sia hejmlando. En 1873 li vojaĝis Italion, kie li ege malsaniĝis en Florenco. Reirinte danlanden li mortis tie en 1885 kaŭze de Tuberkulozo. Tipaj en la verkoj de Jacobsen estas lia impresionisma stilo de altega ekzakteco kaj profunda envido en la sentimenton de la homoj. Li verkis du romanojn, kelkajn novelojn kaj poemojn. Jacobsen estis amiko de Edvard Brandes kaj Georg Brandes kiuj estis parencaj kun li en ilia pensmaniero.

Arnold Schönberg, kaj Gustav Mahler komponis la muzikon por liaj Gurre-kantoj. Lia liriko havis grandan influon al Rainer Maria Rilke. Ankaŭ Stefan George, kiel Rilke scianta la danan, legis Jacobsenon kun granda entuziasmo. "Tonio Kröger" de Thomas Mann estas klare influigita de Niels Lyhne de Jacobsen. Pozitive ankaŭ la germana aŭtoro Gottfried Benn rimarkigas en sia "Gespräch" de 1910 Jacobsenon.

Verkoj redakti

  • Fru Marie Grubbe. (1876)
  • Mogens. (1872)
  • Niels Lyhne. (1880)
  • Pesten i Bergamo. (1881)
  • Et Skud i Taagen. (1875)

Literaturo redakti

  • Hans Bethge: Jens Peter Jacobsen. - Berlin, Juncker, 1920
  • Fausto Cercignani og Margherita Giordano Lokrantz, In Danimarca e oltre. Per il centenario di Jens Peter Jacobsen, Milano, Cisalpino, 1987
  • Aage Gustafson: Six Scandinavian Novelists : Lie, Jacobsen, Heidenstam, Selma Lagelöf, Hamsun, Sigrid Undset. - New York, Biblo & Tanner, 1969
  • Aage Knudsen: J. P. Jacobsen i hans digting. - Kopenhagen, Gyldendal, 1950
  • Horst Nägele: J. P. Jacobsen. - Stuttgart, Metzler, 1973
  • Brita Tigerschiöld: Jens Peter Jacobsen och hans Roman Niels Lyhne. - Göteborg, Blander, 1945

Eksteraj ligiloj redakti