Jerichow

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Jerichow [JE:riho:] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Jerichower Land de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6786 loĝantojn.

Jerichow
Blazono
Jerichow (Germanio)
Jerichow (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Jerichower Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 039343
Poŝtkodo 39319
Aŭtomobila kodo JL
Oficiala Municipokodo 15086080
Politiko
Komunumestro Harald Bothe
Adreso de la administrejo Karl-Liebknecht-Straße 10
Demografio
Loĝantaro 6786 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 30′ N, 12° 2′ O (mapo)52.49949812.02803Koordinatoj: 52° 30′ N, 12° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 34 m
Areo 53,04 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-jerichow.de
vdr

Kadre de administra reformo, la urba teritorio la 1-an de januaro 2010 ampleksiĝis per la antaŭe najbaraj loĝlokoj Brettin kun Annenhof, Demsin kun Dreihäuser, Großdemsin, Kleindemsin, Kleinwusterwitz kaj Werdershof, Kade kun Belicke, Kader Schleuse kaj Neubuchholz, Karow kun Elisenau, Klitsche kun Altenklitsche. Neuenklitsche, Schäferei kaj Wilhelmsthal, Nielebock kun Seedorf, Redekin kun Neuredekin kaj Scharteucke, Roßdorf kun Dunkelforth, Schlagenthin kun Hahnenhütten, Jungviehhof, Kuxwinkel kaj Neue Hütten, Wulkow kun Altbellin, Blockdamm, Großwulkow, Havemark, Hohenbellin kaj Kleinwulkow, kaj fine Zabakuck kun Güssow. Jam antaŭ 2010 al la urba teritorio apartenis la loĝlokoj Kleinmangelsdorf, Klietznick, Mangelsdorf kaj Steinitz.

la historia monaĥejo
la monaĥeja herboĝardeno
la monaĥeja korto

Eksteraj ligiloj redakti