Jerzu

komunumo de Italio en Sardio

Jerzu - jen itale, sarde Iersu - estas komunumo de Italio. Ĝi estas konata vinkultivejo. La loĝloko apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Jerzu estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Jerzu ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 000 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Erasmo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Jerzu · Iersu
Jerzu
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 47′ N, 9° 31′ O (mapo)39.7833333333339.5166666666667Koordinatoj: 39° 47′ N, 9° 31′ O (mapo)
Alto super marnivelo 422 – 470 m
Areo 102,61 km²
Loĝantaro 3000 (2023)
Loĝdenso 29 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arzana, Cardedu, Gairo, Lanusei, Osini, Tertenia, Ulassai kaj Villaputzu (CA)
Patrono Sankta Erasmo
Festa tago 2-a de junio
Nomo de loĝantoj jerzesi
Poŝtkodo 08044
Imposta kodo E387
Kodo laŭ ISTAT 091035
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Cardedu, Gairo, Lanusei, Osini, Tertenia, Ulassai kaj Villaputzu (CA).

La nomo "Jerzu", en la malnova formo "Jerzzu", aperas unuafoje en notaria akto de 1130, kiu konfirmas, ke iu s-ro Arzocu de Lacon transdonas al la paroko de Santa Maria di Lotzorai ĉiujn materiajn havaĵojn de la teritorio de Jerzu, inkluzive de la vitejoj kaj ĝiaj laboristoj.

Eksteraj ligiloj redakti