Jerzy Władysław Pawłowski (naskiĝis la 25-an de oktobro 1932 en Varsovio, mortis la 11-an de januaro 2005 samloke) – pola skermisto, kvinfoja medalisto de Olimpikaj Ludoj, pentristo.

Sporta kariero redakti

Jerzy Pawłowski naskiĝis en familio kun patriotaj tradicioj. En 1949 komencis trejnadon de skermo. En 1952 soldatiĝis kaj komencis ekzerci en militista sporta klubo "Legia". Tie renkontis emnentan hungaran trejniston Janos Kevey. Samjare gajnis ĉampionecon de Pollando pri rapiro kaj startis en Someraj Olimpikoj en Helsinko. En 1956 partoprenante Someran Olimpikon en Melburno gajnis du arĝentajn medalojn en turniro de skermistoj - individue kaj teame. En 1957 iĝis la unua pola individua mondĉampiono pri skermado. En 1959 dum mondĉampioneco en Budapeŝto li ĉefe kontribuis al akiro por Pollando de la unua titolo de teama mondĉmpioneco danke al sia venko super hungaro Rudolf Kárpáti. En 1960 dum Somera Olimpiko en Romo gajnis kune kun la teamo arĝentan medalon en sabro. En 1964 dum Somera Olimpiko en Tokio li gajnis teame bronzan medalon. Jaro 1968 estas lia plej granda sukceso – ora medalo en skermado dum Somera Olimpiko en Meksiko.

Krom Olimpikaj Ludoj li ankaŭ 19 fojojn gajnis medalojn de mondĉampioneco, en tio 7-foje la oran (1957, 1965, 1966 – individue kaj 1959, 1961, 1962, 1963 – teame). Li estis ankaŭ 14-foja ĉampiono de Pollando en sabro kaj rapiro. En 1967 Internacia Federacio de Skermistoj konsideris lin sabristo de ĉiuj tempoj. En la jaroj 1970-1974 li plenumis funkcion de prezidanto de Pola Skermista Asocio. Tiuperiode li finis studi leĝon en Varsovia Universitato.

Jerzy Pawłowski dufoje (1957 kaj 1968) en Plebiscito de Przegląd Sportowy (Sporta Revuo) estis anoncita la plej bona sportisto de la jaro en Pollando.

Eksteraj ligiloj redakti