Jerzy Popiełuszko

Jerzy Aleksander Popiełuszko, pli frue Alfons Popiełuszko (naskiĝis la 14-an de septembro 1947 en Okopy, apud Suchowola, mortis la 19-an de oktobro 1984 en Włocławek) – pola presbitero de Latina eklezio, kapelano de Solidareco, defendanto de homrajtoj en Pola Popola Respubliko, murdita de polaj ŝtatsekurecaj servoj, beatigita.

Jerzy Popiełuszko
vikario
Persona informo
Jerzy Aleksander Popiełuszko
Naskonomo Alfons Popiełuszko
Naskiĝo 14-an de septembro 1947 (1947-09-14)
en Okopy, Podlaskie Voivodeship
Morto 19-an de oktobro 1984 (1984-10-19) (37-jaraĝa)
en Włocławek
Mortis pro neakra traŭmato vd
Tombo Grave of Jerzy Popiełuszko vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko SuchowolaVarsovioBartoszyceZąbki • Anin vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Higher Metropolitan Seminary in Warsaw vd
Familio
Patro Q124691693 vd
Patrino Marianna Popiełuszko vd
Gefratoj Q124691586 vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • predikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Górsk apud Toruno, la monumento memoriganta la lokon de la forkapto de pastro Jerzy Popiełuszko fare de la ŝtata sekretservo
La digo ĉe Vistulo proksime al Włocławek, kie la oficiroj de la ŝtata sekretservo mortigis pastron kaj ĵetis lian kadavron en Vistulon.
La entimbig-ceremonio, la 3-an de novembro 1984
La ĉerko kun la korpo de pastro Jerzy Popiełuszko
La tomboŝtono de pastro Jerzy Popiełuszko ĉe la preĝejo de Sankta Stanisław Kostka en Varsovio
La Kruc-Monumento de pastro Jerzy Popiełuszko ĉe la digo en Włocławek

Vivo redakti

Deveno kaj edukiteco

La gepatroj de Jerzy Popiełuszko – Władysław (1910–2002) kaj Marianna (1920–2013) estis agrikulturistoj. Ili havis kvinon da infanoj: Teresa, Józefa, Alfons (posta Jerzy Aleksander), Stanisław, kaj ankaŭ Jadwiga, kiu tamen mortis antaŭ fino de la 2-a vivjaro. La familio estis plurgeneracia, kun ili loĝis geavoj. En la hejmo oni memoris pri onklo Alfons Gniedziejko, partizano de Pola Enlanda Armeo, kiu en la aĝo de 21 jaroj pereis postmilite de sovetaj manoj. Al naskita en 1947 filo oni donis la nomon Alfonso. Marianna volis tiamaniere fiksi la familian memoron pri sia frato. Krome inspiro pro elekto de la nomo estis maja legaĵo de religiaj tekstoj kun vivkuro de la sankta Alfonso Maria de Liguori, kiu ŝin ege impresis.

Alfons Popiełuszko estis messervanto kaj distingiĝis per profunda religiemo. Li estis tipa soleculo. La Unuan Sanktan Komunion kaj konfirmacion akceptis samjare – 1956. En la jaroj 1961–1965 frekventis al liceo en Suchowola. Li estis skrupula, sed lernis averaĝe. Pro lia religiemo la gepatroj estis vokataj al la lernejo.

Post abituro, la 24-an de junio 1965 eniris al Supera Metropolita Animzorga Seminario en Varsovio. Post la unua studjaro estis direktita al deviga soldatservo, kiun pasigis en la jaroj 1966–1968 en speciala unuo por klerikoj, kun akrigita rigoro, en Bartoszyce. La rekrutigo de klerikoj estis elemento de reprezalioj kontraŭ Romkatolika Eklezio en Pollando. Popiełuszko ne rompiĝis, iniciatis reziston, subtenis spirite kolegojn, kvankam konfrontis lin senkompromisaj punoj; priridado, plurhora ekzercado, rampado dum frosto, purigado de tualetejo en gasmasko. La soldatservo detruis lin korpe. Komence de 1970, jam post reveno al seminario, serioze ekmalsanis kaj preskaŭ mirakle saviĝis. Problemoj kun la sano akompanis lin jam ĝis la vivofino. La 13-an de majo 1971 en la aĝo de 23 jaroj ŝanĝis la ĝisnunan nomon al la nova: Jerzy Aleksander. La 28-an de majo 1972 ordiniĝis de la manoj de primaso kardinalo Stefan Wyszyński. Poste ekservis en la eklezio kiel vikario en la vilaĝoj ĉirkaŭ Varsovio kaj daŭre klerigis sin en la dogmatiko. En Varsovio eklaboris en 1979 kiel katekisto de studentoj pri medicino.

Jerzy Popiełuszko estis karisma pastro, kiun oni sendis unue al la strikantaj laboristoj de la Varsovia Ŝtalfabriko (1980). Ekde tiam li estis forta apoganto de laborantoj de la Solidareca movado kontraŭ la komunista reĝimo de Pollando.

Li estis fama pro sia kontraŭkomunisma sinteno, oni fabrikis kontraŭ li akuzojn kaj enprizonigis lin en 1983 sed baldaŭ oni donis al li amnestion.

Komunista krimo redakti

Li suferis aŭtomobilan akcidenton la 13-an de oktobro en 1984, sed travivis tion. Oni diras, ke tiu akcidento ne estis hazarda. La ŝtata sekretservo forkaptis lin la 19-an de oktobro 1984 kaj tri oficiroj turmentis, kruele torturis kaj murdis lin. Ili ĵetis lian kadavron en Vistulon proksime al Włocławek, kie oni elakvigis ĝin la 30-an de oktobro 1984. La proceso kontraŭ homforkapto, kruelaj torturoj kaj murdo komenciĝis la 27-an de decembro

Tiu politika murdo kaŭzis grandan eĥon en Pollando kaj ŝanceligis la komunistan registaron, sed tiu restis ankoraŭ ĝis 1989 en potenco. Tamen post kelkaj jaroj pro la premo kaj batalo de pola socio okazis la falo de komunismo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti