Jerzy RÓŻYCKI (naskiĝis la 24-an de julio 1909 en Olszana apud Kievo, mortis la 9-an de januaro 1942 apud Balearoj) estis pola matematikisto kaj kriptologo, laboranto de la Universitato de Poznań kaj armea kontraŭspionejo (Ĉifr-Oficejo 4) de la 2-a Fako de la Ĉefa Stabo.

Jerzy Różycki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1909 (1909-07-24)
en Vilshana
Morto 9-an de januaro 1942 (1942-01-09) (32-jaraĝa)
en Mediteraneo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Familio
Infano Janusz Różycki
Okupo
Okupo matematikisto • kriptologo
vdr

Rompo de Enigma redakti

 
La deĉifrilo Enigma
 
La monumento de tri polaj kriptologoj:Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki en Poznano

La skipo: Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki januare 1933 rompis kodon de la germana ĉifranta maŝino Enigma, konstruis ĝian funkciantan kopion kaj deĉifrantajn aparatojn de la ĉifraĵoj de Enigma – unue tiel nomatan ciklometron, kaj poste, post pliperfektigo fare de germanoj de la ĉifro-tekniko, tiel nomatan kriptologian bombon. Kontribuo de Różycki estis metodo de horloĝo, permesanta difini elekton kaj fiksigon de kodiganta rotaciilo en Enigma.

Mara katastrofo redakti

Różycki pereis en Mediteraneo la 9-an de januaro 1942 revene de Alĝero al centro de deĉifrado Kadyks, lokigita en la ŝtato de Vichy. Pasaĝera ŝipo Lamoricière, kies pasaĝero li estis, sinkis en misteraj cirkonstancoj apud Balearoj. Inter 222 viktimoj de la katastrofo, krom Różycki, ektroviĝis: kapitano Jan Graliński – ĉefo de la sovetia fako de Ĉifr-Oficejo 3 kaj de la radia kontraŭspionado – Oriento, Piotr Smoleński – kriptologo de Ĉifr-Oficejo 3 (spertulo pri sovetiaj ĉifroj) kaj franca oficiro akompananta al trio de polaj kriptologoj – kapitano François Lane.

Memorigo redakti

En 2000 postmorte distingita per Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando.

Pola Poŝto por omaĝi atingojn de poloj en la mondo enkondukis en 2009 kvar poŝtmarkojn. Sur unu kun valoro 1,95 zlotoj estas bildo de Jerzy Różycki en ĉirkaŭo de la ceteraj rekreintoj de Enigma.

Eksteraj ligiloj redakti