Jerzy Zagórski
Jerzy Zagórski (naskiĝis la 13-an de decembro 1907 en Kievo, mortis la 15-an de aŭgusto 1984 en Varsovio) estis pola poeto, eseisto kaj tradukisto, kunkreis literaturan grupon "Żagary" en Vilno.
Jerzy Zagórski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1907 en Kievo | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1984 (76-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Law and Administration, University of Warsaw vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maryna Zagórska vd | ||||
Infanoj | Włodzimierz Zagórski vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • tradukisto • poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Diplomito de gimnazio en Varsovio (1927), finis juron. Post la dua mondmilito estis kultura ataŝeo de pola ambasado en Parizo. Kunalboranto de revuoj "Pion" kaj "Kultura Jutra" (eldonata dum la germana okupado). De 1957 loĝis en Varsovio. En lia antaŭmilita poezio, proksima al avangardo, dominas katastrofismo, en la pli posta – klasikismo.
Edzo de Maryna Zagórska (1906-1996), tradukistino de beletro. Kune kun ŝi distingita en 1979 per medalo "Justulo inter la popoloj".
Li tradukis interalie teatraĵon Maskerado de Miĥail Lermontov kaj la kartvelan eposon La kavaliro en panterfelo. En rememora artikolo "Morto de Słowacki" komparas Krzysztof Kamil Baczyński kun Juliusz Słowacki.
Entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.
Eksteraj ligiloj redakti
- Anna Poray, Polish Righteous, Those Who Risked Their Lives en Wayback Machine (arkivigita februare 2008), 2004
Zagórski en kantoj redakti
- 1995 – Grzegorz Turnau: To tu, to tam (Foje tie ĉi, foje tie)