Jesús de Monasterio

Jesús de Monasterio y Agüeros estis violonisto kaj komponisto hispana, naskiĝinta en Potes (Kantabrio) en 1836 kaj mortinta en Casar de Periedo (Kantabrio), en 1903. Laŭ lia nomo nomiĝis unu de la du konservatorioj de Santandero, Kantabrio (dum la alia nomiĝas laŭ Ataúlfo Argenta).

Jesús de Monasterio
Persona informo
Naskonomo Jesús de Monasterio y Agüeros
Naskiĝo 21-an de marto 1836 (1836-03-21)
en Potes
Morto 28-an de septembro 1903 (1903-09-28) (67-jaraĝa)
en Cabezón de la Sal
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Konservatorio de Bruselo
Subskribo Jesús de Monasterio
Okupo
Okupo violonistokomponisto • muzikinstruisto • dirigento
vdr

Biografio redakti

Kun Pablo Sarasate li estis la plej grava reprezentanto de la violona hispana skolo, kie li elstaris kiel klasikista. Post unuaj studoj li translokiĝis al Bruselo kie li studis ĉe Charles-Auguste de Bériot. Poste li komencis brilan karieron kiel koncerta violonludisto tra la tuta Eŭropo antaŭ reveni en Hispanio por esti la plej eminenta profesoro pri violono. En Madrido li estis direktoro de la Konservatorio, muzikisto de la Reĝa Kapelo kaj akademiano fondinto de la Muzika Fako en la Real Academia de Bellas Artes de San Fernando.

Ĉefaj komponaĵoj redakti

  • Fantasía original española (1853), por violono kaj orkestro.
  • Adiós a la Alhambra (1855), por violono kaj piano, ene de la movado "pintoresquismo".
  • Grande Fantaisie Nationale (1855), por violono kaj orkestro.
  • Concierto en Si menor para violín y orquesta (1859; 2a versio de 1880), kun strukturo simila al tiu de la Koncerto por Violono de Mendelssohn kaj ununura koncerto por violono verkita en Hispanio tiuepoke, eĉ en la tuta jarcento.
  • Marcha fúnebre y triunfal (1864).
  • Scherzo fantástico, komponita en Madrido novembre de 1865, kaj premierita la 15-a de marto de 1868 ĉe la Sociedad de Conciertos de Madrid laŭ dirigento Francisco Asenjo Barbieri.
  • Melodía para orquesta (1872).
  • Melodía para violín o violonchelo y piano (1874), dediĉita al lia amiko Víctor Mirecki Larramat.
  • Estudio de concierto en si bemol (1875), por harpo, hobojo, klarneto, korno kaj kordorkestro.
  • Sierra Morena (1877), por violono kaj orkestro.
  • Veinte estudios artísticos de concierto, Arĝenta Medalo la 21-a de oktobro de 1878 en la Universala Ekspozicio de Parizo.
  • Andantino expresivo (1881), por kordorkestro.
  • Andante religioso, por kordorkestro.

Eksteraj ligiloj redakti

Konservatorio Jesús de Monasterio