Jestice
Bazaj informoj redakti
Jestice, hungare Jeszte estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 206 m
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 980 04
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Jestice situas sub piedoj de monto 308 m-ojn alta, sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 22 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1333 en formo "Jezthe". En 1910 loĝis en Jeszte 218 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Jeszte apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Jestice 191 da homoj, (175 hungaroj, 10 ciganoj, 6 slovakoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trairebla senĝene.
Vidindaĵoj redakti
- sonorilstablo
- akvorezervujo, samtempe loko por fiŝkaptistoj