Jevgenij Zamjatin

rusa verkisto

Jevgenij Ivanoviĉ ZAMJATIN (ruse Евгений Иванович Замятин; la 1-an de februaro 1884 — la 10-an de marto 1937) estis rusa verkisto, unu el la plej brilaj de sia generacio. Lia plej fama romano estas Ni (ruse Мы; 1921), rakonto pri distopia estonteco kiu influis 1984 fare de George Orwell kaj Brave New World fare de Aldous Huxley.

Jevgenij Zamjatin
Persona informo
Евге́ний Ива́нович Замя́тин
Naskonomo Евге́ний Ива́нович Замя́тин
Naskiĝo 20-an de januaro 1884 (1884-01-20)
en Lebedjan
Morto 10-an de marto 1937 (1937-03-10) (53-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Tombo Pariza tombejo de Thiais vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Saint Petersburg Polytechnic Institute vd
Partio bolŝeviko vd
Subskribo Jevgenij Zamjatin
Familio
Parencoj Vera Faddeeva vd
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto • inĝeniero • satiristo • libretisto • scenaristodramaturgoverkisto • literaturkritikisto • romanisto • prozisto • publikigisto vd
Verkado
Verkoj Ni ❦
Q3226167 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zamjatin ankaŭ verkis plurajn novelojn, fabelformajn, kiuj konstituas satiran kritikon pri la Komunista reĝimo en Rusio, kia rakonto pri urbo kie la urbestro decidas ke por feliĉigi ĉiujn li faru ĉiujn egalaj. Komence li igas ĉiujn, inkluzive sin mem, loĝi en granda barako, poste razi la kapon por egali la kalvulojn, kaj poste fariĝi mense feblaj por suben egaligi inteligenton. Ĉi tiu intrigo tre similas tiun de The New Utopia (La Nova Utopio) (1891) far Jerome K. Jerome kies kompletajn verkojn oni eldonis tri fojojn en Rusio antaŭ 1917.

Vivo redakti

Zamjatin naskiĝis en Lebedjan, Rusio, ducent mejlojn (322 Km) sude de Moskvo. Lia patro estis sacerdoto rus-ortodoksa kaj lernejestro; lia patrino estis muzikisto. Li studis marŝipan inĝenieradon en Sankt-Peterburgo de 1902 ĝis 1908 kaj dume aniĝis al la Bolŝevikoj. Oni lin arestis dum la Rusa Revolucio de 1905 kaj lin ekzilis, sed li revenis al Sankt-Peterburgo kie li loĝis kontraŭleĝe ĝis li transloĝiĝis al Finnlando en 1906 por finstudi. Reveninte al Rusio li komencis ŝatokupe verki fiksiaĵojn. Por la dua fojo oni lin arestis kaj ekzilis en 1911, sed lin amnestiis en 1913. Lia Уездное (Ujezdnoje - Provinca Rakonto) en 1913, kiu satiris vivon en rusa urbeto, iom lin famigis. La postan jaron oni procesis kontraŭ li pro kalumniado pri la militistaro en lia rakonto На куличках (Na Kuliĉkaĥ). Li daŭrigis kontribui artikolojn al la gazetoj.

Post kiam li diplomiĝis kiel marŝipa inĝeniero, li profesie laboris kaj hejmlande kaj eksterlande. En 1916 oni lin sendis al Anglujo por estri la fabrikadon de glacirompatoroj en Walker kaj Wellsend dum loĝado en Newcastle ĉe Tyne. Li verkis Островитяне (Ostrovitie - La Insulanoj) en 1917 satirantan la vivon anglan, kaj ties kunulo Ловец человеков (Lovets ĉelovekov - Fiŝisto de homoj) en 1921; ambaŭ eldoniĝis post lia reveno al Rusio malfrue en 1917.

Post la Rusa Revolucio en 1917 li redaktis kelkajn revuojn, prelegis pri verkado kaj redaktis ruslingvajn tradukojn de verkoj fare de Jack London, O. Henry, H. G. Wells kaj aliaj. Zamjatin subtenis la Oktobran Revolucion se kontraŭis la cenzursistemon Bolŝevikan. Liaj verkoj pli kaj pli kritikis la reĝimon. Li kuraĝe diris: "Vera literaturo povas ekzisti nur kiam ĝin kreas, ne diligentaj kaj fidindaj oficistoj, sed jes frenezuloj, ermitoj, herezuloj, revuloj kaj skeptikuloj". Ĉi tiu sinteno igadis lia situacio pli kaj pli malfacila dum la 1920-aj jaroj. Finfine, liajn verkojn oni prohibis kaj lin oni malpermesis publikigi, precipe post la eldono de Мы (Ni) en rusa elmigrintula revuo.

Zamjatin-on fine donis permeson forlasi Rusion Stalino en 1931, post peto fare de Gorkij. Kun sia edzino li ek-loĝadis en Parizo, kie li, malriĉa, mortis de koratako en 1937.

Oni lin enterigis en Thiais, tuj sude de Parizo. Ironie, lia finripoza tombejo troviĝas en la Rue de Stalingrad.

Fonto redakti

Ĉi artikolo estas traduko de la angla Yevgeny Zamyatin ĉe Wikipidia kun aldonetoj el la rusa kaj hispana artikoloj en Vikipedio.