Vilaĝo Jezbořice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ondoforma regiono sub Fera montaro, 4 km norde de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la neĉefa ŝoseo inter Dubany kaj Heřmanův Městec.

Jezbořice
Preĝejo en Jezbořice
Preĝejo en Jezbořice
Preĝejo en Jezbořice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1131 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 530 02
Retpaĝaro http://obec-jezborice.cz/
Demografio
Loĝantaro 397  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°59′03″N 15°41′25″O  /  49.98417°N, 15.69028°O / 49.98417; 15.69028 (Jezbořice) (mapo) Koordinatoj: 49°59′03″N 15°41′25″O  /  49.98417°N, 15.69028°O / 49.98417; 15.69028 (Jezbořice) (mapo)
Alto 268 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,36933 km² (4 36. 933 ha) [+]
Jezbořice (Ĉeĥio)
Jezbořice (Ĉeĥio)
DMS
Jezbořice
Jezbořice
Jezbořice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jezbořice [+]
vdr

Historio redakti

La vilaĝo estis en la jaro 1131 nomata en listo de havaĵo de episkopejo de Olomouc, kies estis ankaŭ proksima fortikaĵeto kaj preĝejo. En la jaro 1491 aĉetis la vilaĝon Vilém el Pernštejn.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Origine gotika preĝejo de Sankta Venceslao estas en la jaro 1399 rememorata kiel paroĥa preĝejo. El tiu tempo estas riĉaj ŝtonĉizitaj ornamaĵoj de sedilo, de sankta ŝranko kaj portalo. La preĝejo estis rearanĝita malfrugotike kaj baroke en la jaro1791. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio en la akso. Ekstere ĝi estas apogata dur fortegaj pilieroj, ĉe suda flanko estas gotika pintarka portalo, ĉe suda flanko de sakristio estas portalo malfrugotika. Interne en presbiterejo sur dekstra flanko estas duparta sedilo kronita per pintarko kun enmetitaj dufolia kaj kvarfolia giraĵoj. Sur maldekstra flanko de presbiterejo estas ŝtona oblonga sankta ŝranko kronita per finialoj, fermita per origina fera pordeto. La ĉefaltaro kun valoraj figuraj lignoskulptaĵoj el la duono de 18-a jarcento, stana baptujo datita de 1600, en sakristio pentrita plata epitafo kun Krucumado al Ozana, filino de Jetřich el Lipany el la jaro 1598, bildo de Pieto, bildo de bapto en Jordano el fino de la 17-a jarcento, bildo de Sankta Johano Nepomuka kaj 10 blazonaj kaj figuraj tomboŝtonoj el la fino de 16-a kaj de la komenco de 17-a jarcentoj.

Kampanilo redakti

Kampanilo el la 14-a jarcento situas en okcidenta angulo de la tombejo, kiu ĉirkaŭas la preĝejon. Sur oklatera plano ĝi havas kvarlateran prisman surkonstruon kovritan per piramida tegmento. Renovigita ĝi estis en la jaro 1753.

 
Kampanilo en Jezbořice
 
Apogpilieroj de la preĝejo en Jezbořice

Popolkonstruaĵoj redakti

Historia parto de la vilaĝo kreas oblongan vilaĝplacon ĉirkaŭatan per bienetoj kaj domoj kun ŝildoj orientitaj al la placo. Nova konstruado okazas aparte, apud Klešický rivereto. Domo n-ro 22 el 19-a jarcento estas teretaĝa kun fasado ornamita per stukaĵo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti