Jičín

distrikta urbo en Ĉeĥio
Eble vi serĉas: urbon Nový Jičín en Moraviasilezia regiono.

Jičín estas urbo kun 16 210 loĝantoj (2023) en orienta Bohemio en Ĉeĥio. Ĝi estas turisma centro kaj elirloko ĝis la naturparko Český ráj (Bohemia Paradizo). La urbo industrie produktas agrikulturajn maŝinojn, nutraĵojn, teksaĵojn kaj meblojn. La urbon konatigis la fabela figureto Rumcajs, kiun kreis verkisto Václav Čtvrtek kaj pentristo Radek Pilař.

Jičín
germane Jitschin
urbo
Placo de Valdštejn en Jičín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jičín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Jičín
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Memorindaĵoj Valdica pordego
Rivero Cidlina
Situo Jičín
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 13″ N 15° 21′ 06″ O / 50.43694 °N, 15.35167 °O / 50.43694; 15.35167 (mapo)
Areo 24,93 km² (2 493 ha)
Loĝantaro 16 210 (2023)
Denseco 650,22 loĝ./km²
Pejzaĝa regiono Bohemia Paradizo
Aleo Aleo de Valdštejn
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 506 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 572659
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 28
Konatulo Rumcajs
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jičín
Retpaĝo: www.jicin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La placo vidita de la pinto de pordego Valdická

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Brada-Rybníček, Staré Místo, Dílce, Valdice, Vitiněves, Radim (distrikto Jičín), Tuř, Úlibice, Kacákova Lhota, Kbelnice, Holín kaj Železnice.

Historio redakti

Kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj, la ĉi tiea regiono estis loĝigita jam en praepoko. Slavoj loĝis en ĝi jam ekde la 6-a jarcento. La komenco de la hodiaŭa Jičín tuŝas la 13-an jarcenton. Ĉirkaŭ la jaro 1300 la devena vilaĝo estis avancigita je urbo. La ligna, remparita urbo apartenis plej baldaŭ al Vartemberkidoj kaj ekde la jaro 1487 al Trčkidoj el Lípa, dum kies administrado okazis en la urbo granda evoluo. Vilém Trčka komencis en la urbo masonitan konstruadon kaj ties novajn remparojn. En la jaro 1607 Jičín fariĝis posedaĵo de Zikmund Smiřický. Post la batalo sur Blanka Monto ĝi fariĝis posedaĵo de imperiestra soldatestro Albrecht Eusebius de Wallenstein [Valenŝtajn] (ĉeĥe Valdštejn), kiu farigis el ĝi la ĉefurbon de sia regno. Albrecht decidiĝis helpe de famaj arkitektoj alikreigi la urbon en stilon de norditala renesanco. En la jaro 1710 la urbo denove ŝanĝis posedantojn kaj nova posedanto fariĝis la familio von Trauttmansdorf. En la jaro 1784 estis ĉi tien translokigita regiona oficejo kaj la urbo fariĝis sidejo de multaj oficejoj kaj lernejoj. En la urbo estiĝis industrio celita por produktado de maŝinoj bezonataj por agrikulturo, mebloindustrio, grandaj pomologiaj arbidejoj, sed ekz. ankaŭ produktado de pianoj.

Simbolo de la urbo estas la Valdica pordego, ĝi estis konstruita en la jaroj 15681578. La turo estas 52 m alta kaj kondukas tien 156 ŝtupoj, de supre ĝueblas bela panoramo.

Tilia aleo el la tempo de Valdštejn kunigas Jičín kun Libosad. Ĝi estas 1 700 m longa, kvarvica kun 1 200 tilioj.

Festivalo Jičín – urbo de fabelo estas aranĝata regule en la unua oktobra semajno.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 570
18808 071
18909 935
19009 759
191010 192
192110 478
JaroLoĝantoj
193011 034
195011 329
196112 193
197012 581
198016 440
199116 803
JaroLoĝantoj
200116 489
201416 282
201616 394
201716 448
201816 480
201916 577
JaroLoĝantoj
202016 717
202115 904
202215 871
202316 210

Membrigo de urbo redakti

Urbon Jičín nuntempe kreas 12 lokaj partoj sur kvin katastraj teritorioj:

Enla jaroj 1980–1990 konsisto de la urbo estis ankaŭ hodiaŭ memstara municipo Úlibice.

Naskiĝintoj redakti

Partneraj urboj redakti

Rilataj artikoloj redakti