Jiří SRNKA (Jirĵi Srnka; naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1907 en Písek (Ĉeĥio, tiama Aŭstrio-Hungario), mortis la 31-an de januaro 1982 en Praha) estis ĉeĥa violonisto kaj komponisto de filmmuziko. Pro sia ĝisdetala komponiteco kaj rilato de muziko al realeco de la filmbildo kelkaj liaj komponaĵoj prezentas sendube valoron de tutmonda nivelo.

Jiří Srnka
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1907 (1907-08-19)
en Písek
Morto 31-an de januaro 1982 (1982-01-31) (74-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo komponistoviolonistodirigento • muzikinstruisto • bandestro
vdr

Biografio redakti

Jam kiel okjara knabo li estis lernanto de mondfama violonpedagogo Otakar Ševčík, en Praga konservatorio li studis i.a. komponadon ĉe Vítězslav Novák kaj Alois Hába. En la jaroj 1929-1934 li agis kiel violonisto kaj vicdirigento de la orkestro de fama Emancipita teatro en Prago.

Verkaro redakti

Kerno de la muzika agado de Jiří Srnka estas komponado de filmmuziko.

Li verkis muzikon por preskaŭ 200 tutvesperaj ĉeĥaj filmoj, ekz. Krakatit (dramo de Karel Čapek, historia dramo Jan Hus, popularaj fabeloj Dařbuján a Pandrhola kaj Hrátky s čertem, Měsíc nad řekou (laŭ la libro de poeto Fráňa Šrámek) serialo F.L.Věk (laŭ Alois Jirásek, pri epoko de la ĉeĥa nacia renaskiĝo fine de la 18-a jarcento), Kladivo na čarodějnice (historia dramo laŭ la libro de Václav Kaplický pri kontraŭsorĉistinaj procesoj en Moravio en la 17-a jarcento) ktp.

Krom filmmuziko li verkis ankaŭ voĉajn kaj instrumentajn komponaĵojn.

Literaturo redakti

  • Pilka, Jiří: Jiří Srnka - 100 let : [portrét hudebního skladatele].Písek : Město Písek, 2006. 52 s. : Inkluzivas fotografaĵojn, bibligorafion kaj kompaktdiskon. ISBN 80-239-9266-X koverto kun fotoportreto[rompita ligilo]
  • Reif, Oleg: Hvězdné střípky. Praha : J & J, 1996. 174 s. ISBN 80-901084-7-4.
  • Pilka, Jiří: Jiří Srnka a jižní Čechy. České Budějovice : Jihočeské nakladatelství, 1988. 195 s.

Eksteraj ligiloj redakti