Jiří Zahajský (naskiĝis la 19-an de januaro 1939, Mšeno – mortis la 19-an de julio 2007, Prago) estis ĉeĥa aktoro kaj dublisto.

Jiří Zahajský
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1939 (1939-01-19)
en Mšeno
Morto 19-an de julio 2007 (2007-07-19) (68-jaraĝa)
en Prago
Mortis per prostata kancero vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Faculty of Theatre, Academy of Performing Arts in Prague vd
Familio
Edz(in)o Jana Brejchová vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de Divadlo na Vinohradech, Divadlo za branou kaj de Činoherní klub en Prago. Li aktoris en multaj ĉeĥaj filmoj, seriozaj kaj komediaj.

Biografio redakti

Jiří Zahajský naskiĝis en Mšeno apud Mělník. Jam kiel infaneto li ludis en amatora spektaklo pri Neĝulino unu el la sep nanoj. Post la dua mondmilito la familio transloĝiĝis al Děčín. Kiel studento li aktoris en amatora ensemblo sub reĝisoro Hipius, kiu komprenis lian talenton kaj prizorgis por aktoran ekzamenon ĉe Emil František Burian. Zahajský poste studis aktoradon ĉe DAMU kaj fariĝis membro de la teatro en la praga kvartalo Vinohrady (= Vitoĝardeno).

En 1965 Zahajský fariĝis membro de „Divadla za branou“ (Teatro post la pordego), kie lia partnero estis Vladimír Menšík. En 1972 la teatro estis nuligita de la reĝimo kaj Zahajský kune kun Libuše Šafránková transiris „Činoherní klub“ (Aktora klubo). Liaj kolegoj estis ekz. Petr Čepek, Jiřina Třebická, Josef Somr, Jiří Kodet, Jiří Hrzán kaj aliaj.

Jiří Zahajský en filmo kaj televido kreis ĉefe akcesorajn rolojn, ĉefan kaj neforgeseblan rolon de komisario Trachta li ludis en detektiva komedio „Fluidigita kaj forfluigita“. Pro sia barbo li ofte rolis kiel arbaristo, detektivo aŭ paĉjo en pluraj fabeloj.

Jiří Zahajský dum 31 jaroj estis vivpartnero de la televida parolistino Kamila Moučková, ekde 1992 kvara edzo de la aktorino Jana Brejchová. Jiří Zahajský mortis en Prago post longa batalo kontraŭ kancero de la prostato.

Filmografio redakti

(Ni ne garantias kompletecon)

Filmo redakti

  • Lidé jako ty (Homoj kiel vi, 1960 - metilernanto Tarzano)
  • Valčík pro milion (Valso por miliono, 1960 - saksofonisto Standa)
  • Florián (Floriano, 1961 - studento)
  • Strop (Plafono, 1961 - voĉo de studento)
  • Bylo nás deset (Ni estis dek, 1963 - soldato Standa Kubík, estro de ensemblo)
  • 7 zabitých (Sep mortigitoj, 1965 - ŝoforo-perfortulo)
  • Čtyři v kruhu (Kvar en cirklo, 1967 - polica enketisto)
  • Maratón (Maratono, 1968 - germana celisto)
  • Jsem nebe (Mi estas ĉielo, 1970 - Zahajda)
  • ...a pozdravuji vlaštovky (...kaj salutu la hirundojn, 1972 - Polda)
  • Rodeo (Rodeo, 1972 - rolo ne indikita)
  • Tři nevinní (Tri senkulpuloj, 1973 - Hloušek)
  • Sokolovo (Sokolovo, 1974 - serĝento Korima)
  • Na konci světa (Ĉe la mondofino, 1975 - Šebek)
  • Město nic neví (La urbo nenion scias, 1975 - Lukeš)
  • Boty plné vody (Ŝuoj plenaj de akvo, 1976 - Hrubý en rakonto Vintra vento)
  • Dům Na poříčí (Domo ĉe la Riverbordo, 1976 - inĝeniero)
  • Proč nevěřit na zázraky (Kial ne kredi je mirakloj, 1977 - germana oficiro)
  • Oddechový čas (Ripoztempo, 1977 - majstro)
  • Jak se točí Rozmarýny (Kiel oni filmas Rosmarenojn, 1977 - patro de knabinjo Rosmarena)
  • Nechci nic slyšet (Mi volas nenion aŭdi, 1978 - adopta patro)
  • Past na kachnu (Kaptilo por anaso, 1978 - Kvěch)
  • Čas pracuje pro vraha (La tempo favoras la murdinton, 1979 - Karlíček)
  • Brontosaurus (Brontosaŭro, 1980 - arbaristo)
  • Signum laudis (Signum laudis, 1980 - Lorisch)
  • Krakonoš a lyžníci (Karkonoŝa Giganto kaj skiantoj, 1981 - kelestro)
  • Jára Cimrman ležící, spící (Jaro Cimrman kuŝanta, dormanta, 1983 - Emil Holub)
  • Modré z nebe (Bluo el ĉielo, 1983 - sinjoro Meisner)
  • Levé křídlo (La maldekstra flankulo, 1983 - Jirsák)
  • Rozpuštěný a vypuštěný (Fluidigita kaj forfluigita, 1984 - Trachta)
  • ...nebo být zabit (...aŭ esti mortigita, 1985 - arbarestro)
  • Mravenci nesou smrt (La formikoj portas morton, 1985 - Mařák)
  • Pavučina (Araneaĵo, 1986 - patro)
  • Byli jsme to my? (Ĉu tio estis ni?, 1990 - scenografo)
  • Zamilovaná (Enamiĝintino, 1991)
  • Žebrácká opera (Almozula opero, 1991 - Harry Filch)
  • Řád (Ordeno, 1994 - hetmano)
  • O třech rytířích, krásné paní a lněné kytli (Pri tri kavaliroj, bela sinjorino kaj lina sako, 1996 - kastelmastro)

Televido redakti

  • Hříšní lidé města pražského (Pekaj homoj de la Praga Urbo, 2-a parto, 1968 - juna leŭtenanto)
  • Sňatky z rozumu (Edziĝoj pro prudento, 1968 - rolo ne indikita)
  • Hrabě Drakula (Grafo Drakulo, 1970 - rolo ne indikita)
  • F.L. Věk (F.L. Věk, 1971 - helpisto Matěj)
  • Třicet případů majora Zemana (Tridek kazoj de majoro Zeman, 1974 - rakonto el 1951 - Turek)
  • Slečna Rajka (Fraŭlino Rajka, 1978 - rolo ne indikita)
  • Cukrárna (Sukeraĵejo, 1979 - rolo ne indikita)
  • Inženýrská odysea (Inĝeniera odiseado, 1979 - kompartia funkciulo)
  • Předeme, předeme zlatou nitku (Ni ŝpinas, ŝpinas oran fadenon, 1981 - rolo ne indikita)
  • Tři v tom (Tri en problemo, 1981 - rolo ne indikita)
  • Jak Jaromil ke štěstí přišel (Kiel Jaromir atingis feliĉon, 1982 - rolo ne indikita)
  • Hráči (Ludantoj, 1983 - rolo ne indikita)
  • Chán Sulejmán a víla Fatmé (Ĥano Sulejmano kaj feino Fatma, 1984 - rolo ne indikita)
  • O Honzovi a princezně Dorince (Pri Johanĉjo kaj reĝidino Dorinka, 1985 - rolo ne indikita)
  • O Popelákovi (Pri Cindrulo, 1986 - rolo ne indikita)
  • Balónová pohádka (Balona fabelo, 1987 - rolo ne indikita)
  • Křeček v noční košili (Hamstro en noktoĉemizo, 1988 - patro Berka)
  • Jehlice sluneční paní (Trikilo de la Suna sinjorino, 1990 - rolo ne indikita)
  • Koho ofoukne větříček (Kiun priblovos venteto, 1990 - rolo ne indikita)
  • Dno (Fundo, 1991 - rolo ne indikita)
  • Dveře (Pordo, 1991 - rolo ne indikita)
  • Kruh (Cirklo, 1991 - rolo ne indikita)
  • Pilát Pontský, onoho dne (Poncio Pilato, 1991 - rolo ne indikita)
  • Tvrz (Fortikaĵo, 1991 - rolo ne indikita)
  • Ukradený kaktus (Ŝtelita kakto, 1991 - rolo ne indikita)
  • Usmívat se, prosím (Bonvolu rideti, 1991 - rolo ne indikita)
  • Útěk do vězení (Fuĝo en karceron, 1991 - rolo ne indikita)
  • Co teď a co potom (Kion nun kaj kion poste, 1992 - rolo ne indikita)
  • Zelený rytíř (Verda kavaliro, 1993 - rolo ne indikita)
  • Život na zámku (La vivo en kastelo, 1995 - rolo ne indikita)
  • Hříchy pro diváky detektivek (Pekoj por spektantoj de detektivaj rakontoj, 1995 - rolo ne indikita)
  • O vílách Rojenicích (Pri feinoj Svarmoj, 1997 - rolo ne indikita)
  • Svatba (Nupto, 1997 - rolo ne indikita)
  • Zákeřná diagnóza (Insida diagnozo, 1997 - rolo ne indikita)
  • Netrpělivost srdce (Senpacienco de la koro, 1995 - rolo ne indikita)
  • Atentát na ministra financí (Atenco kontraŭ financministroj, 1998 - rolo ne indikita)
  • Jeníček a Mařenka (Joĉjo kaj Manjo, 1999 - rolo ne indikita)
  • O malíři Adamovi (Pri pentristo Adamo, 2006 - rolo ne indikita)

Eksteraj ligiloj redakti