João Paulo Lemmo Lemmi

João Paulo Lemmo Lemmi, konata laŭ la pseŭdonimo Voltolino, (San-Paŭlo, 1884 - 1926) estis brazila karikaturisto, desegnisto kaj ilustristo.[1]

En la jaro 1896 li transloĝiĝis kun la familio al la itala Pizo kie jarojn poste li komencis sian karieron kiel ilustristo por iuj periodaĵoj. Li reiris al San-Paŭlo en 1904 kaj estis dungita de grafikejoj. En la sekva jaro li aperigis siajn unuajn karikaturojn en la ĵurnalo Cara Dura kaj aliaj tiamaj periodaĵoj itallingvaj eldonitaj en San-Paŭlo.

Voltolino laboris ankaŭ kiel ilustristo de anoncoj kaj afiŝoj, krom libroj. Li respondecis pri la koloraj bildoj de la unua eldono de porinfanaj libroj de Monteiro Lobato, A Menina do Narizinho Arrebitado (1920) kaj Marquês de Rabicó (1922).

Referenco redakti

  1. Voltolino, ĉe ENCICLOPÉDIA Itaú Cultural de Arte e Cultura Brasileiras. São Paulo: Itaú Cultural, 2018. Vizitita la 03-an de junio 2018.