JoMo

franca kantisto kaj esperantisto (1961-)

JoMo (t. e. Jean-Marc LECLERCQ, naskiĝinta la 10-an de oktobro 1961[1]) estas franca kantisto kaj esperantisto, konata pro lia multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj, kiu eniris la Guinness book of Records (2000).

JoMo
JoMo dum koncerto en Antverpeno (Belgio), 2007
JoMo dum koncerto en Antverpeno (Belgio), 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Jean-Marc LECLERCQ
Alie nomata JoMo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1961 (1961-10-10) (62-jaraĝa)
en Lillo
Deveno Francio Francio
Ĝenroj rokmuziko
Profesio kantisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1995 - nuntempo
Eldoninto Boucherie et Willins Production
Parencaj
temoj
Les Rosemary’s Babies, JoMo kaj Liberecanoj, Esperanto-muziko
Retejo www.jmleclercq.eu[rompita ligilo]
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
Aliaj nomoj JoMo • jOmO • Karol Kriglsztajn
Lingvoj Esperantofrancaokcitanagaskona
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkistomuzikistokantistoesperantistogitaristo
vdr

Biografio redakti

Li komencis muziki en la jaro 1977 kaj ekesperantiĝis en 1988.[2]

Li venas de Lille, sed nun loĝas en Tuluzo. Li iam estis kantisto de la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj) kiu eldonis du KDojn ĉe la franca diskeldonisto Boucherie et Willins Production kaj kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo, el kiuj pli ol ducent estas nur en la franca.

Kariero redakti

Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la 1990-aj jaroj en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness book of Records. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas!, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj.

Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.[3]

Multlingveco redakti

Li montris rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Pro tio li en 2000 estis menciita en la Guiness-libro pri rekordoj.[4] En 2007 li kantis 25 kantojn en 25 lingvoj[5] en la brita ĝardenurbo Letschworth, kies fondinto parolis Esperanton[6].

Iom pli troviĝas en la artikolo pri JoMo kaj Liberecanoj; foje li ludas kun grupeto kiel "JoMo kaj la mamutoj". Ĝenerale li adaptas nomojn kaj grupgrandecojn laŭokaze, ludante en diversaj medioj (diversnaciaj, diversaj aĝgrupoj).

Diskaro redakti

Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron.

Verkaro redakti

  • Jean-Marc Leclercq, Sèrgi Javaloyès: Le gascon de poche. Assimil, Chennevières sur Marne 2004, ISBN 2-7005-0345-7.
  • Jean-Marc Leclercq: Ucraïna. Institut d’Estudis Occitans, Puylaurens 2006, ISBN 2-85910-385-6.
  • Jean-Marc Leclercq: Diccionari de rimas. Per Noste, Orthez 2012, ISBN 978-2-86866-097-8.

Notoj redakti

  1. http://www.esperanto.de/dej.malnova/elshutoj/kune/50a_IS_bg_1.pdf[rompita ligilo]
  2. El jOmO, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 15
  3. El jOmO, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 15
  4. La 87a elsendo. La 1a parto (esperante) (MP3; 14,9 MB). Varsovia Vento. Varsovia Vento (2013-02-03). Alirita 2013-08-25.
  5. Espéranto-Vendée, n-ro 122, oktobro 2017, p. 2
  6. (eo) JoMo, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 7 2334), julio 2022.

Eksteraj ligiloj redakti