Joachim WANKE (naskiĝinta la 4-an de majo 1941 en Vroclavo) estas retiriĝinta episkopo de la Episkopujo de Erfurto.

Joachim Wanke
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1941 (1941-05-04) (82-jaraĝa)
en Breslaŭo, Germana Regno
Religio katolika eklezio vd
Motto latine Vestigia Christi sequi (sekvi la spurojn de Kristo)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Porpastra Seminario de Erfurto vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Erfurto vd
apostola administranto de Erfurto
Dum 19811994
Antaŭulo Hugo Aufderbeck
Sekvanto li mem kiel episkopo
episkopo de Erfurto
Dum 19942012
Antaŭulo li mem kiel apostola administranto
Sekvanto Reinhard Hauke (administranto)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La patro de Wanke, funkciulo, falis en 1944. Lia familio post la forpelo ekloĝis en Ilmenau. Tie ĉe Goeta lernejo en 1960 li trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis ĉe la Porpastra Seminario de Erfurto. Ordino pastra iĝis en la 26.7.1966. Lia unua deĵorloko estis kiel kaplano en Dingelstädt kaj en la jaro 1969-a li revenis Erfurton por doktoriĝo kaj habilitiĝo. Ĉe la menciita seminario porpastra li estis asistanto kaj prefekto. En 1980 li iĝis orda profesoro pri novtestamenta ekzegezo ĉe la altlernejeto erfurta.[1]

La 2an de oktobro 1980 nomumis lin Johano Paŭlo la 2-a helpepiskopo de la apostola administranto de Erfurto kaj titulara episkopo de Castellum in Mauretania (apud la nuna urbo Aïn-Castellou en Alĝerio). La ordino konsekro episkopa estis en la 26.11.1980 fare de la tiama berlina ĉefepiskopo Joachim Meisner. Wanke elektis por si la moton Vestigia Christi sequi (sekvi la spurojn de Kristo). Administranto de Erfurt-Meiningen li fariĝis en la 17.1.1981 post la morto de Hugo Aufderbeck. En 1994 sekvis la refondo de la erfurta diocezo post pli ol 1200 jaroj kaj Wanke nomumitis la unua novepoka episkopo solene dum tutdioceza pilgrimo fare de Giovanni Lajolo laŭ komisio papa.

En la 1.10.2010 akceptis lia papa moŝto Benedikto la 16-a la peton de Wanke rajti retiriĝi pro sanecaj kialoj.[2] Posteulo iĝis Ulrich Neymeyr.

Membrecoj redakti

Wanke estis membro de la pastoralkomisiono de la Germana Episkoparo kies estro li estis inter 1998 kaj 2010 kaj membro en la Komisiono pri kredaj demandoj kaj pri ekumenismo. ekde 1993 li anis ĉe Akademie gemeinnütziger Wissenschaften de Erfurto.[3] Inter 1995 kaj 2001 li estris la Laborkomitaton de kristanaj eklezioj de Germanujo (ACK). Krome li estis ekde 2005 vicestro, kaj ekde 2008 estro de la komisiono de la germanlingviaj episkopoj por la novfaro de la oficiala katolika traduko de la Biblio (Einheitsübersetzung).[4], kies finan raporton Wanke subsignis en 2012 tuj malpost la akcepto retiriĝa fare de la episkoparo dum la aŭtuna plenkunsido.[5] Ĉefa deziro lia estas la misiado. Lia Letero de episkopo orientgermana (Brief eines Bischofs aus Ostdeutschland), aneksitaĵo al la misiadteologia dokumento Zeit zur Aussaat de la Germana episkoparo, tiurilate furoris. post nove anonci al evangelion en la Episkoplando de Erfurto oni devus "re-literumi la evangelion mezgermane".

Opinioj kontraŭaj redakti

En la kadro de la papa vizito en Germanujo en aŭtuno 2011 Wankte montris komprenemon pri homoj kiuj suferas je kelkaj pozicioj ekleziaŭtoritataj, ekz. koncerne la seksan moralon.[6].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti