Joan Brossa i Cuervo (naskiĝis en Barcelono la 19-an de januaro 1919, mortis en la sama urbo la 30-an de decembro 1989) estis poeto, dramaturgo, grafisto kaj plastika artisto, la plej grava kataluna aŭtoro de avangardo de la dua duono de la 20-a jarcento, por kiu limoj inter artistaj genroj ne ekzistis: «ili estas edroj de la sama piramido kiuj kunfluas en la vertico». Li inspiris kai partoprenis la starigon de la revua ĵurnalo Dau al Set (Ĵetkubo al la 7-o) kaj la samnoman artistan teamon.

Joan Brossa
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1919 (1919-01-19)
en Barcelono
Morto 30-an de decembro 1998 (1998-12-30) (79-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkistoscenaristografikisto • gravuristo • skulptisto • vida poeto • grafikartisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verŝajne Brossa estis la plej fekunda artisto de la nuntempa okcidenta kulturo.

Biografio kaj verkaro redakti

Oni konsideras, ke Joan Brossa estis unu el la plej grandaj aŭtoroj de vida poezio kaj ankaŭ ties pioniro en Hispanio. Tamen li estis grava verkisto de literatura poezio (ĉirkaŭ okdek libroj) kaj de teatro (la «scena poezio», ties li klopodis ĉiajn genrojn: komediojn, scenarojn de kinejo, libretojn de opero, varieteoj, “happenings”, baletojn, spektaklajn agojn, muzikajn agojn, cirkon, striptizojn, ktp., ĉirkaŭ tri cent kvin dek verkojn). Brossa nur uzis la katalunan lingvon, sen escepto.

En aĝo de 18 jaroj li partoprenis en la hispana intercivitana milito (1936-1939), dum restis vundita en okulo. Tiam startis lian literaturan karieron, en gazeto de lia bataliono. Revenita en Barcelono (1941), li renkontis la poeton J.V. Foix, la pentriston Joan Miró kaj la kulturan dinamikiston Joan Prats, pintojn de la katalunaj avangardoj de la antaŭmilito kiuj restis en interna ekzilo, mutitaj pro la Frankismo. Li ankaŭ kontaktiĝis (1948) kun la poeto João Cabral de Melo, duma brazila vickonsulo en Barcelono. Ties renkonto rezultis decida kaj influis la verkaron de la poeto, nun dotitan kun solida sociala engaĝiĝo.

Kvankam komence Brossa esploris la hipnagogion, la superrealismon kaj la dadaismon, poste il dediĉis sin al la komponado de centoj da sonetoj, sapfaj odoj kai sestinoj forme perfektaj, tiom miloj ebenaj, liberaj kai senperaj poemoj. Cabral prefacis kaj eldonis (1950) lian libron Em va fer Joan Brossa (Joan Brossa faris min), unu el la unuaj europaj ekzemploj de "antipoezio". La aperado (1970) de lia volumo Poesia Rasa (Ebena poezio), kolekto de dek sep libroj kiuj rikoltis mincan diskonigon dum sia unua eldono aŭ tute neeldonitaj, skuis forte la katalunan literaturan panoramon, ankoraŭ submetitan al politika kontrolo.

La literatura verkaro de Brossa ĉiam estas saturita per videco kaj plastika — kvazaŭ fotografia — eltrovemo sur la ĉiutaga realo, kiu devas esti kaptita de ĉia leganto / spektanto laŭ la propra rigardo. La funkcio de poeto / artisto nur estas agado de risorto por vigligi ĉian respektivan potencon. Rilate al tio, la armoj de Brossa estas la ironio, la satiro, la kritiko kai kelkafoje la malrespekto. Li opinis ke la formo estas vojrajta kontraŭ la enhavo: ĉi estos elpensita de la leganto («Versoj estas same kiel partituro, leganto estas ludisto»), konsekvence sia poezio prenas ofte formon de vortludo, eĉ de literludo, kapablan por tuŝi unuavide. Sed tio neniel ekskludas katalunan engaĝiĝon, fortan politikan kaj socialan, de lia mesaĝo.

Dum lia kariero, Brossa kunlaboris kun multaj artistoj kiel la pentristoj Joan Miró kaj Antoni Tàpies, la skulptartisto Eduardo Chillida, la muzikistoj Josep M. Mestres Quadreny kaj Carles Santos, la filmreĝisoro Pere Portabella, la fotisto Chema Madoz.

 
Joan Brossa: Urba poemo Dediĉo al la libro, en Barcelono.

Joan Brossa volis esti nomita nur “poeto”, tamen lia plastika verkaro (vidaj poemoj, artobjektoj, afiŝoj, instalaĵoj, urbaj poemoj...), tial ke evidente superbordiĝas la lingvaj limoj, igas mondan referencon, eĉ en kulturaj rondoj kiuj ofte malkonas lian enorman literaturan verkaron. Fidela al la futurismaj parametroj, en 1941 li skizis unuajn eksperimentajn poemojn, kiam lia poezio senbridas la precizan literaturon, kun tekniko ne lontana de la kaligramo. La unua alproksimiĝo de Brossa en la korparto estas objet trouvé (trovata objekto) de 1943; post tio, en 1951 li komponis sian unuan kolekton de senharmoniaj objektoj kaj en 1956 sian unuan instalaĵon, en la montrofenestro de butiko de Barcelono. Sed en la ses deka jardeko lia eksperimenteco de vida kaj objekta poezio atingas la plenecon, ĉu en kvanto ĉu en profundeco. Liaj vidaj poemoj estis koncipitaj en ĝustigitaj serioj pro esti prezentataj kvazaŭ libroj, kvankam je la fino ofte estis eldonitaj individue en silkografio.

Kiam la demokratio estis restarigita en Hispanio (1978), la poezio de Brossa malvolvas je en la afiŝoj, alligite ofte al kulturaj popularaj eventoj, jam delonge en tuta aglibero. Fine liaj libroj povas esti eldonitaj sen cenzuro, nek lingva nek ideologia. Li baldaŭ ricevas mendojn de la novaj demokratiaj aŭtoritatoj, kaj en 1984 liaj verkoj envenas al la urbspacoj per la monumenta Vida transitabla poemo en tri partoj, lokita apud la ciklodromo de Barcelono: tio estas la unua urba poemo, ĝenron kiu, paralele kun la literatura, la teatra kaj la vida, Brossa jam ne forlasos.

Post lia unua antaŭspekta ekspozicio en la Fondaĵo Joan Miró de Barcelono en 1986, la plastika verko de Brossa estis baldaŭ individue ekspoziciita eksterlande: Munkeno (1988), Novjorko (1989), Hjustono (1990), Céreto-Coullioureo (1991). En tia jaro, la ekspozicio en la Nacia Muzeo Arta Centro de Reĝino Sofia de Madrido kaŭzis la veran internacian agnoskon de Brossa, konfirmitan tuje de lia ĉeesto en la Dujaraj de San-Paŭlo (1993) kaj de Venecio (1997), kaj de singularaj ekspozicioj en Londono kaj Ĉikago (1992), Marsejlo kaj Malmö (1993), Parizo (1995), Frankfurto (1997), Meksikurbo, Monterejo, Kaselo, Göppingen kaj Gotenburgo (1998).

Post la morto de la poeto, grava intergenra ekspozicio ankoraŭfoje en Fondaĵo Joan Miró de Barcelono (2001) lokis definitive Brossa-n inter la grandaj nomoj de la nuntempa arta estigo. Ekde 2005 novaj antologiaj ekspozicioj vojaĝas al pluraj urboj en Ĉilio, Argentino, Brazilio, Portugalo, Hispanio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Svedio, Francio, Germanio kaj Pollando, dum verkoj de Brossa jam alvenis en muzeoj kaj plej gravaj kolektoj de la nuntempa arto.

En 1988 Joan Brossa estis ordenita kun la Picasso-a Medalo, fordonita de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

  • Poezio vida
     
    Joan Brossa: Urba poemo Sternita A kun fiŝo, en Mollet del Vallés

Eksteraj ligiloj redakti