Joe „King“ Oliver (11-an de majo 1885 en Nov-Orleano, Luiziano; 10-an de aprilo 1938 en Savannah) estis usona kornetisto kaj unu el la plej gravaj muzikistoj de novorleana ĵazo.

Joe King Oliver
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1881 (1881-12-19)
en Nov-Orleano
Morto 10-an de aprilo 1938 (1938-04-10) (56-jaraĝa)
en Savannah
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Woodlawn Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo komponistodirigento • trumpetisto • bandestrokantoverkisto • ĵazmuzikisto vd
Aktiva dum 1908– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado redakti

Joe „King“ Oliver, mentoro kaj instruisto de Louis Armstrong, komencis sian muzikan karieron proks. 1908. Oliver muzikis komence en diversaj „marŝbandoj“ kaj "dancbandoj", kiuj akompanis festojn kaj prezentis ekz. je paradoj kaj funebradoj. Temis pri grupoj kiel „Eagle Band“, „The Original Superior“, „The Olympia“ aŭ „The Onward Brass Band“, kie li ludis kun la estro Manuel Perez. Finfine li ludis en la ĵazbando de Kid Ory, ricevis la honortitolon „King“ (reĝo).

Post malfermado de la amuzokvartalo Storyville li iris en 1918 al Ĉikago, kie li estis dungita ĉe „The Original Creole Orchestra“ de Bill Johnson. Kun propra bando (ekde 1920) Oliver ludis komence en "Dreamland Café" kaj entreprenis en 1921/22 koncertvojaĝon al Kalifornio, ĝis kiam li majon 1922, ree en Ĉikago, fondis la „King Oliver’s Creole Jazz Band“. La unua dokumentebla prezentado en Lincoln Gardens datiĝas je la 17-a de junio 1922.

Joe „King“ Oliver sukcesi allogi junan Louis Armstrong por ĉi tiu ensemblo, al kiu i.a. apartenis muzikistoj kiel Johnny Dodds, Honoré Dutrey, Lil Hardin kaj Baby Dodds. Tre famiĝis la surdiskigoj de ĉi tiu bando el 1923, kiuj stampis la ĵazhistorion ne nur danke al la kunlaborado de Louis Armstrong. Temis pri elstaraj specimenoj de kolektiva improvizado, kiuj estas tipaj por ĉi tiu fazo de la „pasia ĵazo“. En 1924 tamen la bando disrompiĝis. Oliver dufoje sonregistris pli malfrue en ĉi tiu jaro duope kun Jelly Roll Morton (piano). Sekvan jaron Oliver formis novan, pli grandan bandon, kiun li nomis „Dixie Syncopators“. Tiucele li rekrutigis el Nov-Orleano i.a. la muzikistojn Albert Nicholas, Barney Bigard kaj Paul Barbarin, Kid Ory kaj Luis Russell. La „eta“ bandego, jam kun lignoblova sekcio, festis ĝis 1927 grandajn sukcesojn en Plantation Café je Ĉikago kaj per la songregistraĵo „Someday, Sweetheart“ ĝi sukcesis grandiozan multvendatan furoraĵon.

Kiam la intereso de la ĉikaga publiko malkreskis, Oliver transloĝiĝis en 1927 al Novjorko, kie lia bando prezentis en la mita „Cotton Club“, sed finfine ne povis daŭre teni sin. Pro sankaŭzoj kun siaj dentoj Oliver devis pretertempe ĉesi la muzikadon. Post reakiro de la ludkapablo, sed ne plu jekutima nivelo, Oliver ĝis 1931 faris kelkajn surdiskigojn, por plenumi siajn kontraktajn devojn. Li devis tamen tiutempe (ekde la fino de 1927) pli kaj pli ofte anstataŭi siajn intertempe steluliĝintajn muzikistojn per malpli konataj muzikistoj.

Printempon de 1931 Oliver forlasis Novjorkon kaj koncertvojaĝis proks. ses jarojn kun bandoj de tre diversa personaro, sed ĉiam sub lia nomo, laŭlonge de la orienta marbordo kaj tra la Mez-Okcidento, frakasis diversfoje, finfine en 1937 je Savannah, Georgio. Sankaŭzoj kaj ŝanĝiĝinta gusto de la publiko kaŭzis, ke li ne plu sukcesis kunmeti novan bandon. Tial li devis pasigis la lastajn monatojn de sia vivo en mizeretaj cirkonstancoj, komence kiel vendisto de fruktoj kaj legomoj sur la foirejo de Savannah, finfine kelkajn monatojn kiel observisto en la bilardejo de ripozejo. Lia morto trovis novigitan atendon de la komunikmedioj; je la funebro okaze de la enterigo en Novjorko Louis Armstrong estis aparte atentologa soloisto.

Literaturo redakti

  • Walter C.Allen & Brian A.L.Rust's "King" Oliver. Revised by Laurie Wright. Storyville Productions, 1987
  • Studs Terkel: Giganten des Jazz. Zweitausendeins, Frankfurt 2005 ISBN 3-86150-723-4

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Joe King Oliver » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3556679 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)