Herman THIERY (Gent, 2a de septembro 19129a de aŭgusto 1978) estis flandra verkisto kiu konatiĝis sub la pseŭdonimo Johan DAISNE.

Johan Daisne
Persona informo
Johan Daisne
Naskonomo Herman Thiery
Naskiĝo 2-an de septembro 1912 (1912-09-02)
en Gento
Morto 9-an de aŭgusto 1978 (1978-08-09) (65-jaraĝa)
en Gento
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Partio Komunista Partio de Belgio vd
Familio
Patro Michel Thiéry vd
Profesio
Alia nomo Herman Thiery vd
Okupo verkisto • poeto • scenaristobibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herman Thiery naskiĝis en Gent. Kiel flandra verkisto li enkondukis la magian realismon en la nederlandlingvan literaturon. De tiu ĉi stilo jam atestas sian unuan romanon, De trap van steen en wolken (1942). De 1926 ĝis 1930 li studis ĉe la Ateneo de Gento kaj ekde 1930 li plustudis ekonomion kaj slavajn lingvojn ĉe la Universitato de Gento. Tie li doktoriĝis en 1936 en komercaj sciencoj. En 1945 li estis nomumita kiel ĉefa bibliotekisto de la urbo Gent.

Li debutis kiel Daisne kun poezio, precipe kun Verzen en 1935 kaj poste kun kelkaj gravaj peomaroj kiel Het einde van een zomer (1940), Ikonakind (1946), Het kruid-aan-de-balk (1953) kaj De nacht komt gauw genoeg (1961).

Kulmino de liaj verkoj kiel romanverkisto estas: De man die zijn haar kort liet knippen (1947), kaj De trein der traagheid (1953) en la romanaro Met dertien aan tafel.

Johan Daisne aktivis kiel ĵurnalisto kaj krome ankaŭ verkis (radio)teatraĵojn kaj filmscenarioj. Ankaŭ la filmarto ludis gravan rolon, la filmfestivalon de Knokke li alprenis al sia koro. Li verkis kvarlingvan Filmografan leksikonon de la monda literaturo en tri partoj (1971, 1975, 1978). Laŭ certaj tio ĉi estis la vivoverko.

De trein der traagheid (kun Yves Montand kaj Anouk Aimée kiel ĉefroluloj, en 1968) kaj De man die zijn haar kort liet knippen" (de André Delvaux kun Senne Rouffaer kiel ĉefrolulo en 1965) estis filmitaj.

Johan Daisne mortis en Gent je la aĝo de 65.

Literaturaj premioj redakti

  • Flandraj trijara ŝtata premio en 1946 por Het zwaard van Tristan.
  • La filmigo de De trein der traagheid plurfoje estis premiita.
  • Premio August Beernaert en 1951 por De man die zijn haar kort liet knippen.
  • Literatura premio de la urbo Gento en 1954 por Het kruid-aan-de-balk.
  • Premio Arthur Merghelynck en 1958 por Lago Maggiore.
  • Flandra ŝtata premio en 1960 por De neusvleugel der muze.
  • Internacia Kogge-premio de la urbo Minden (Germanio) en 1967 por lia tuta verko.