Johan van Oldenbarnevelt

Johan van OLDENBARNEVELT estis nederlanda politikisto kaj diplomato (Amersforto, 14-an de septembro 1547 - Hago, 13-an de majo 1619). Li ludis gravan rolon en la lukto por la sendependeco de Nederlando kontraŭ Hispanio.

Johan van Oldenbarnevelt
Landsadvocaat de Holando
Persona informo
Johan van Oldenbarnevelt
Naskiĝo 14-an de septembro 1547 (1547-09-14)
en Amersforto, Dek sep Provincoj,  Sankta Romia Imperio
Morto 13-an de majo 1619 (1619-05-13) (71-jaraĝa)
en Hago
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Amersforto vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de Hajdelbergo vd
Subskribo Johan van Oldenbarnevelt
Familio
Patro Gerrit van Oldenbarnevelt vd
Patrino Deliana van Weede vd
Edz(in)o Maria van Utrecht vd
Infanoj Willem van Oldenbarnevelt • Reinier van Oldenbarnevelt • Maria van Oldenbarnevelt • Geertruyd van Oldenbarnevelt vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato vd
Laborkampo politikodiplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis ĉe pluraj universitatoj en Eŭropo kaj fine ekloĝis en Hago. Li helpis Vilhelmo la Silentulon, en lia ribelo kontraŭ Hispanio, kio rezultis en la sendependeco de la Unuiĝintaj Provincoj. Li estis administranto de Roterdamo inter 1576-86.

Blazono de la familio Oldenbarneveld

Dum religia konflikto en Nederlando li subtenis la flankon de la Remonstrantoj.

En 1618 van Oldenbarnevelt estis arestita, akuzita pri perfido. En proceso en kiu neniu pruvo estis reala kaj liaj politikaj kontraŭuloj estis ĵurianoj oni kondamnis lin al mortpuno. Li estis ekzekutita la sekvan jaron en la Binnenhof Hago.