Johana (aŭ Klaŭdia) de Lis, Sinjorino de Armuazo, estas intriganta ino de la 15-a jarcento kiu de 1436 al 1440, ŝajnigis esti Johana de Arko eskapinta el al ŝtiparo.

Laŭ malfrua fonto (trovita en 1686 en Metz) diskoniĝis la 20-an de majo 1436 en la regiono Metz ino kiu asertis esti Johana de Arko (eskapinta de la ŝtiparo). La fratoj de Johana de Arko rekonis ŝin kiel ilian fratinon.

Pri tiu "Johana", oni diras ke ĝi estiĝis el la adulta rilato inter la reĝino de Francujo, Izabela de Bavario kun ŝia bofrato kaj konsilisto, Ludoviko, duko de Orleano, kaj ke ŝi estis donita al flegistino en la vilaĝo Domrémy, proksime de Vaucouleurs, franca enklavo en Bara duklando, for de la intrigoj kaj la batalejoj de la Centjara Milito kiu ruinigis Francujon.

Rekonita kiel heroino, konsiderata mortinta en la fajro en Rueno 1431, ŝi geedziĝis en novembro de tiu jaro 1436 en Arlon, en la duklando Luksemburgo, al Roberto de Armuazo, Senjoro de Jaulny, proksima parenco de Robert de Baudricourt, la reganto de Vaucouleurs, kiu promociis la destinon de la Pucelo.

Post la novaĵoj pri reveno de la Pucelo, la urbo Orleano interrompis la funebron memore de Johana de Arko dum tri jaroj. Johana de Armuazo eĉ sukcesis en 1439 ke Gilles de Rais, Marŝalo de Francujo kaj malnova militkamarado de la vera Johana, konfidus al ŝi soldatojn el la trupoj kun kiuj ŝi batalis apud li en Poitou.

Dum tiuj kvar jaroj, ŝi korespondadis letere kun la reĝo Karlo la 7a. Laŭ malfrua rakonto de kortegano Boissy, la reĝo demandis al ŝi kiu estis la sekreto kiun ŝi kundividis kun li. La "heroino" rekonis ŝian mensogon, asertante ne scii kaj petegis kompaton. Iuj historiistoj neas ĉi renkontiĝon.

Laŭ la Universitato kaj la Parlamento de Parizo, estinte malkovrita, ŝi publike konfesis sian trompon kaj retiriĝis kun sia edzo en la kastelo de Jaulny ĝis kiam ŝi mortis.

Lia kazo estis, en la momento, ne izolita, ĉar granda nombro de falsaj Johanaj de Arko aperis en la jaroj post la morto de la Pucelo sur la ŝtiparo en Rueno.