Johann Ambrosius Bach

Johann Ambrosius Bach (n. 4-an de marto 1645 en Erfurto; m. 2-an de marto 1695 en Eisenach) estis germana muzikisto.

Johann Ambrosius Bach
Johann Ambrosius Bach (Pentraĵo supozeble de Johann David Herlicius)
Johann Ambrosius Bach (Pentraĵo supozeble de Johann David Herlicius)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1645 (1645-02-24)
en Erfurto
Morto 24-an de februaro 1695 (1695-02-24) (50-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Christoph Bach
Patrino Maria Magdalena Grabler
Frat(in)oj Georg Christoph Bach • Johann Christoph Bach la pli maljuna
Edz(in)o Elisabeth Lemmerhirt
Infanoj Johann Sebastian BachJohann Jacob Bach la 3-aJohann Christoph Bach la 3-a
Okupo
Okupo komponistodirigento • trumpetisto • orgenisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

La filo de la erfurta urbofajfisto Christoph Bach kaj ties edzino, nask. Grabler, ricevis jam en la aĝo de naŭ jaroj en Arnstadt muzikan edukadon, restis post la morto de la patro (1661) ankoraŭ kelkajn jarojn en Arnstadt kaj poste labormigris kiel urbofajfisto. En 1667 li eniris, kiel antaŭe sia patro, en la erfurtan muzikan urbkonsilantaron, kiun tiam direktis lia onklo Johann. Johann Ambrosius geedziĝis en la Komercisto-preĝejo kun Elisabeth Lämmerhirt el Erfurto, el kies familio jam Johann geedziĝis kun virino. Li loĝis ĉe Junkersand 3. En 1671 li transloĝiĝis kiel kortega kaj urba muzikisto al Eisenach, kie interalie naskiĝis lia filo Johann Sebastian Bach.

Ĉu Ambrosius komponis, ne estas konata, almenaŭ nenio konserviĝis. En la ununura konserviĝinta dokumento de la geedziĝkanto "Meine Freundin du bist schön" de sia ĝemelfrato Johann Christoph Bach la pli maljuna ĉe la voĉo de la violono troviĝas la manskribo de Johann Ambrosius Bach.[1] Li estas grava kiel fondinto de kolekto de komponaĵoj far la pli maljunaj anoj de la familio Bach, kiu poste sub la nomo malnov-bacha arkivo akiris konatecon en la muzikmondo kaj ekde la komenco de la 19-a jarcento ĝis nun konserviĝis en la arkivostoko de la Sing-Akademie zu Berlin. Ambrosius Bach verŝajne altigis la muzikon en Eisenach sur ĝis tiam ne konata nivelon. La konserviĝintaj atestaĵoj pri li almenaŭ estas plenaj je laŭdo:

[Ambrosius Bach] sin kvalifikis en sia profesio tiom, ke li povas servi kaj per voĉkanta kaj ankaŭ instrumenta muziko dum la diservo kaj dum veraj renkontiĝoj kun personoj de altaj kaj malaltaj klasoj per bona distraĵo, tiamaniere, ke ni ne memoras pri samulo ĉiloke, kiom ni pensas.[2]

kaj

En 1672 la nova domano je pasko ekbatis per orgeno, violonoj, kantado kaj trumpetoj kaj kun militotimbaloj kiel neniu kantoro aŭ domano, ekde Eisenach ekzistas.[3]

Gefiloj redakti

El la geedzeco kun Elisabeth Lämmerhirt devenis 8 gefiloj, el kiuj 5 atingis la plenkreskan aĝon (datoindikoj laŭ la julia kalendaro, kiam antaŭ la jaro 1700):

  1. Johann Rudolf - baptita la 19-an de januaro 1670 in Erfurt; † 17-an de julio 1670 en Erfurto (6 monatojn)
  2. Johann Christoph - baptita la 18-an de junio 1671 en Erfurto; † 22-an de februaro 1721 en Ohrdruf (49 jarojn)
  3. Johann Balthasar - baptita la 6-an de marto 1673 en Eisenach; † 5-an de aprilo 1691 en Eisenach (18 jarojn)
  4. Johannes Jonas - baptita la 2-an de februaro 1675 en Eisenach; † 22-an de majo 1685 en Eisenach (10 jarojn)
  5. Maria Salome - baptita la 27-an de majo 1677 en Eisenach; † 27-an de decembro 1728 en Erfurto (51 jarojn)
  6. Johanna Juditha - baptita la 28-an de januaro 1680 en Eisenach; † 3-an de majo 1686 en Eisenach (6 jarojn)
  7. Johann Jacob - baptita la 11-an de februaro 1682 en Eisenach; † 16-an de aprilo 1722 en Stokholmo (40 jarojn)
  8. Johann Sebastian - naskiĝinta la 21-an de marto 1685 en Eisenach; † 28-an de julio 1750 in Lepsiko (65 jarojn)

Post kiam lia edzino Elisabeth post 26-jara geedzeco mortis mallonge antaŭ pasko de la jaro 1694, Johann Ambrosius, kiu tiutempe estis patro de 7 neplenaĝaj gefiloj, decidiĝis al nova geedziĝo, nome kun la 36-jara Barbara Margaretha Bartholomaei, kiu mem estis patrino de 2 filinetoj kaj antaŭ nelonge vidvino. La geedzeco okazis la 27-an de novembro 1694. Tamen Johann Ambrosius mortis post nur tri monatoj de geedzeco la 20-an de februaro, 2 tagojn antaŭ sia 50-a naskiĝdatreveno.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Fonto supozeble Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Fischer 2005. ISBN 3596167396.
  2. el skribaĵo, kiu liberigas lin de la loka bierimpoŝto, citite laŭ: Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Ambrosius Bach und seine Familie, Fischer Verlag, 2001, ISBN 3763250522
  3. el raporto de la urbokronisto, citite laŭ: Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Ambrosius Bach und seine Familie, Fischer Verlag, 2001

Eksteraj ligiloj redakti