Johann Anton Lucius

Johann Anton LUCIUS (naskiĝinta en 1742, mortinta en 1810) estis entreprenisto el Erfurto kaj fondis la firmaon Joh. Anton Lucius.

Johann Anton Lucius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1742 (1742-01-01)
Morto 1-an de januaro 1810 (1810-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Sebastian Lucius
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Entreprenista kariero redakti

La 25-an de majo 1763 li ricevis en Erfurto la rajton esti memstara komercisto. La samam jaron li malfermis sur la Longa Ponto nr. 57/58 lano-manufakturon kaj komencis la komercadon per lanaĵoj kaj "kotonaĵoj" [1]. La saman metion faris jam lia patro - sed ne la komercadon pri kotonajhoj. En 1782 li ekrajtis plilarĝigi la entreprenon per vendejo de ŝtoferoj[2].

Vivo redakti

La 10-an de julio 1763 li edziĝis al Klara Rosenstengel [3]. La geedezoj havis 11 infanojn. Kiam Lucius mortis, lia frato Johann Jakob [4] kiel ankaŭ lia filo Sebastian Lucius, trasprenis la firmaon (en 1810), kiuj jam estis kunlaborintaj antaŭe.

Subnotoj redakti

  1. gem. Stadtchronik ĉe Erfurt-Online
  2. gem. Nassauische Annalen. Jahrbuch des Vereins für Nassauische Altertumskunde und Geschichtsforschung, Band 105, Verein für Nassauische Altertumskunde und Geschichtsforschung (eld.), Verlag des Vereins für Nassauische Altertumskunde und Geschichtsforschung, 1994, p. 150
  3. gem. Genealogisches Handbuch des Adels, Band 7, Deutsches Adelsarchiv, Deutscher Adelsrechtsausschuss, C. A. Starke, 1954, p. 237
  4. gem. Hans-Werner Hahn, Werner Greiling und Klaus Ries, Bürgertum in Thüringen. Lebenswelt und Lebenswege im frühen 19. Jahrhundert, Hain Wissenschaft, 2001, P. 168[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti