Johann Baptist Zimmermann

Johann Baptist Zimmermann, naskita je la 3-a de januaro 1680 en Gaispoint ĉe Wessobrunn, mortinta je la 2-a de marto 1758 en Munkeno, estis germana baroka-rokoka pentristo kaj stukisto.

Johann Baptist Zimmermann
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1680 (1680-01-03)
en Wessobrunn
Morto 2-an de marto 1758 (1758-03-02) (78-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • stukisto
vdr

Li estas ano de artista familio; ankaŭ lia frato Dominikus Zimmermann kontribuis al la rokoka arkitekturo kiel konstruisto kaj stukisto.

Inter 1701 kaj 1757 Zimmermann ornamis multajn kirkojn kaj palacojn en suda Bavario. Inter liaj verkoj estas stukaĵoj en la kirko de Sankta Mikaelo en Berg am Laim kaj palaco Nymphenburg, ambaŭ (nun) en Munkeno.