Johann Christoph Bach la 3-a

Johann Christoph Bach (n. 16-an de junio 1671 en Erfurto; m. 22-an de februaro 1721 en Ohrdruf) estis pli aĝa frato de Johann Sebastian Bach kaj orgenisto en Ohrdruf.

Vivo redakti

Johann Christoph Bach naskiĝis kiel filo de Johann Ambrosius Bach kaj ties edzino Elisabeth, nask. Lämmerhirt en Erfurto. Muzikan edukadon li ricevis de sia patro, kiu ekde 1671 estis urbofajfisto kaj kortegomuzikisto en Eisenach. En 1686 Johann Christoph sekvis lecionojn de Johann Pachelbel en Erfurto, kiu jam tiam estis elstara kaj lerta orgenisto. Ĉi tiun sperton li poste transdonis al siaj gefiloj kaj pli juna frato. Johann Christoph estis ekde 1690 orgenisto ĉe la ĉefa preĝejo de Ohrdruf, Sankta Miĥaelo, kaj ĝuis kiel muzikisto kaj persono altan renomon. Li estas karakterizata kiel egalanima homo, kiu edukis siajn gefilojn severe, sed afable. Ĉiuj kvin filoj fariĝis kapablaj muzikistoj – liaj posteuloj tenis dum pli ol 100 jaroj la postenon de orgenisto ĉe la Miĥaelpreĝejo aŭ instruis kiel kantoroj ĉe la latinlernejo. Malmultajn monatojn antaŭ la morto de sia patro (1695) li geedziĝis en Ohrdruf kaj tie ekloĝis en la kvartalo Langgassenviertel. Tie surmondiĝis la gefiloj Christiana Sophia (nask. 21-an de aŭgusto 1697), Johann Bernhard (1700–1743; orgenisto ĉe Sankta Miĥaelo en Ohrdruf), Johann Christoph (1702–1756; instruisto kaj kantoro en Ohrdruf), Johanna Maria (nask. 1705), Johann Heinrich (1707–1782; kantoro en Öhringen), Magdalena Elisabeth (nask. 1710), Johann Andreas (1713–1779; instruisto kaj orgenisto en Ohrdruf) kaj Johann Sebastian (nask. kaj mort. en 1713). Post la morto de iliaj gepatroj en la jaroj 1694 kaj 1695 li alprenis siajn pli junajn fratojn Johann Sebastian kaj Johann Jakob. En la jaro 1696 Johann Jakob tamen finis sian lernejan karieron kaj reiris al Eisenach, por eklerni la muzikan metion. Johann Sebastian forlasis en la jaro 1700 Ohrdruf „ob defect. hospitios“, do pro manko de loĝospaco, kiel indikas (tamen neklare skribita) noto en la lerneja registro, por daŭrigi sian lernejan edukadon en Lüneburg.

La graveco de Johann Christoph Bach ne nur konsistas el tio, ke li donis al sia frato Johann Sebastian solidan muzikan edukadon, sed ankaŭ per tio, ke Johann Christoph estas centra figuro de la baroka mezgermana tradiciado de klavarmuziko. De Johann Christoph Bach konserviĝis du manskribaĵoj, notitaj komence de la 18-a jarcento: la t.n. Andreas-Bach-libro kaj la manskribaĵo de Möller. La tre ekzakte skribitaj manskribaĵoj, kiuj ankaŭ entenas manskribajn notojn de Johann Sebastian Bach, prezentas por kelkaj gravaj verkoj ekzemple de Buxtehude, BruhnsPachelbel la ununuran transdonofonton.

Literaturo redakti

  • M. Belotti: Die freien Orgelwerke Dieterich Bŭtehudes. Überlieferungsgeschichtliche und stilkritische Studien. 2. Auflage. Lang, Frankfurt am Main 1997.
  • M. Belotti (Hrsg.): Joh. Pachelbel. Complete Works for Keyboard Instruments. Volume I: Preludes and Toccatas Pedaliter. Leupold, Boston, Mass. 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Johann Bernhard Bach (la pli maljuna)