Johann Evangelist Stadler

Johann Evangelist STADLER (naskiĝinta la 24-an de decembro 1804 en Parkstetten, mortinta la 30-an de decembro 1868 en Augsburg) estis germana teologo kaj enciklopediisto.

Johann Evangelist Stadler
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1804 (1804-12-24)
en Parkstetten
Morto 30-an de decembro 1868 (1868-12-30) (64-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo hagiografo • universitata instruisto • teologo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de insruisto li, post frekvento de gimnazio en Straubing (Gymnasial-Anstalt) studis ekde la duan ĉealterneja jaro teologion ĉe la universitato de Landshut. Malposte li studis dum unu jaro klasikan filologion. En 1827 li ricevis la ordinadon sacerdotan.

En 1828 li iĝis stipendiulo kaj ekloĝis je Georgia kolegio en Munkeno. Sekve eblis kontinuigi la studojn ĉe la universitato de Munkeno. La doktoriĝo venis en 1829 kaj en 1831 la habilitiĝo pri biblia teologio. En 1833 Stadler fariĝis eksterorda profesoro, en 1837 orda. Malposte li estis dum unu jaro vicestro de la menciita munkena porpastra seminario. Lia docentado estis ege ŝatata ĉe la studentaro kaj grandega fokuso kuŝiĝis pri la instruado de la hebrea lingvo (ankaŭ engimnazie). Stadler verkis leksionon hebrean-latinan kaj regis aktive ne tute 15 lingvojn. Nek sanskrito fremdis al li.

Pro instigado de Ignaz Döllinger li devis forlasi la katedron du jarojn pli malfrue. Samjare li iĝis kapitulano katedrala en Augsburg; tie li nomumiĝis en 1859 eĉ dekano katedrala.

Lia ĉefverko estis grandega leksikono pri sanktuloj, Vollständiges Heiligenlexikon. Ties unuan volumon li faris kun Franz Joseph Heim. Post la morto de Stadler daŭrigis la laborojn Johann Nepomuk Ginal (por la volumoj IV kaj V).[1]

Honoroj redakti

  • nomo de la bazlernejo kaj realisma lernejo en la naskiĝurbo por Stadler
  • nomo de strato por li en Parkstetten
  • kavaliro de la Reĝa-bavaria meritordono (1-a klaso)

Verkoj redakti

  • Vollständiges Heiligen-Lexikon oder Lebensgeschichten aller Heiligen, Seligen etc. aller Orte und aller Jahrhunderte […]. Augsburg 1858–1882 (interrete ĉe Zeno.org); dua eldono de la represo, Hildesheim 1996, antaŭparolo interrete

Literaturo redakti

  • Art. „Stadler, Johann Evangelist“ fare de Franz Heinrich Reusch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, vol. 35 (1893), p. 381–382 (tie ĉi interrete)
  • Ott, M. (1912): "John Evangelist Stadler". Ĉe: The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. (tie ĉi interrete)
  • Konrad Rothammer etbiografio

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti