Johann Franz Buddeus

Johann Franz BUDDEUS (ankaŭ: Budde; naskiĝinta en la 25-a de junio 1667 en Anklam, mortinta la 19-an de novembro 1729 en Gotha) estis germana teologo kaj filozofo.

Johann Franz Buddeus
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1667 (1667-06-25)
en Anklam
Morto 19-an de novembro 1729 (1729-11-19) (62-jaraĝa)
en Gotha
Religio luteranismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • filozofo vd
Aktiva en Halle (Saale)Jena vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sekvis en la patra domo kaj en Greifswald ricevita bonega antaŭa klerigo la studo en Wittenberg ekde 1685. En 1687 Buddeus magistriĝis kaj iĝis en 1689 adjunkto de la tiama filozofia fakultato. En 1689 li iris al Jena por dediĉi sin al historiaj studoj antaŭ ĉio. Sekvis li en la 1692-a jaro la vokon al la gimnazio de Coburg por instrui la lingvojn latinan kaj helenan, unu jaron poste al Halle (Saale) por esti profesoro pri morala teologio. Tie li ege sukcesis.

Estante licenciato ekde 1695 de la tiama teologia fakultato li ne rajtis prelegi. Doktoriĝinte pri teologiaĵoj en Halle li iris en 1705 kiel vicprofesoro al Jena, kie li en 1715 (post la morto de Foertsch) iĝis unua profesoro.

Graveco redakti

Lia granda skribitaĵaro, kiu ege influis la tiaman universitatan vivon, gravis ĉiam, aparte pro lia historia vidpunkto kaj la scienca surbazigo de teologio. Persone li troviĝis inter pietismaj kaj ortodoksaj starpunktoj sed jam antaŭpensis raciisme.

Verkoj (elekto) redakti

  • Elementa philosophiae practicae, 1697, 3. Aufl. 1707 (= Bd. 3 der Gesammelten Schriften)
  • Dissertatio politico-moralis de metu comparationis, 1701 (mit Johann Jacob von Lüdeck])
  • Introductio ad historiam philosophiae ebraeorum, Halle 1702 (Bd. 4 der Gesammelten Schriften)
  • Elementa philosophiae instrumentalis, seu institutionum philosophiae eclecticae tomus primus, 1703, 9. Aufl. 1725 (= Bd. 1 der Gesammelten Schriften)
  • Elementa philosophiae theoreticae, seu institutionum philosophiae eclecticae tomus secundus, 1703, 8. Aufl. 1724 (= Bd. 2 der Gesammelten Schriften)
  • Analecta historiae philosophicae, 1706, 2. Aufl. 1724 (= Bd. 5 der Gesammelten Schriften)
  • Institutiones theologiae moralis, 1711, 2. Aufl. 1727 (= Bd. 6 der Gesammelten Schriften)
  • Historia ecclesiastica Veteris Testamenti ab orbe condito usque ad Christum natum, 2 Tle., 1715 u. 1718
  • Theses theologicae de atheismo et superstitione, 1716
  • Institutiones theologicae dogmaticae, 1723
  • Historische und theologische Einleitung in die vornehmsten Religionsstreitigkeiten, 1724 u. 1728
  • Isagoge historico-theologica ad theologiam universum singulasque eius partes, 3 Teile, 1727
  • Historisch- und politische Untersuchung von der Alchemie, und was davon zu halten sey?. Felßecker, Nürnberg 1727 (Faksimile: Olms, Hildesheim 1976)
  • Ecclesia apostolica sive de statu ecclesiae christianae sub apostolibus, 1729
  • Compendium historiae philosophiae ebraicae, postume Ausg. 1731, mit einem Vorwort von Johann Georg Walch
  • Gesammelte Schriften Reprint Hildesheim, Georg Olms, 1999-2006 (8 Bde.)

Eksteraj ligiloj redakti