Johann Friedrich Fasch

Johann Friedrich FASCH (n. 15-an de aprilo 1688 en Buttelstedt ĉe Vajmaro, m. 5-an de decembro 1758 en Zerbst) kaj estis grava muzikisto kaj komponisto.

Johann Friedrich Fasch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1688 (1688-04-15)
en Buttelstedt
Morto 5-an de decembro 1758 (1758-12-05) (70-jaraĝa)
en Zerbst
Lingvoj germana
Ŝtataneco Princlando Anhalt-Zerbst
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Infano Carl Friedrich Christian Fasch
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr
Johann Friedrich Fasch

Vivo redakti

Fasch estis la unua filo de la lernejestro Friedrich Georg Fasch. Post la morto de sia patro en la jaro 1700 Fasch iris al la frato de sia patrino, vikario Gottfried Wegerig en Teuchern. Supozeble tiel li ankaŭ ekkonas la operkomponiston Reinhard Keiser. Kiel knabo Fasch estis kantisto en Weißenfels kaj en Lepsiko Thomas-lernanto sub Thomas-kantoro Johann Kuhnau. Post kiam li jam inter 1711-12 verkis operojn por Naumburg kaj Zeitz, en 1713 li iris al Darmstadt, por studi tie ĉe Christoph Graupner komposition. inter 1714-19 li alprenis la postenon de ĉambroskribisto en Gera, inter 1719-21 li estis orgenisto en Greiz. Poste li eklaboris kiel kapelestro de la grafoj Grafen Morzin al Prago, kaj finfine en 1722 li iĝis kortegokapelestro en Zerbst. Je la 18-a de novembro 1736 ĉi tie naskiĝis lia filo Karl Fasch.

Johann Friedrich Fasch validas kiel unu el la plej eminentaj instrumentaj komponistoj de la Bach-epoko kaj estis ege ŝatata ankaŭ de Johann Sebastian Bach. Li mortis 70-jaraĝe je la 5-a de decembro 1758 en Zerbst.

Verkoj (elekto) redakti

Literaturo (elekto) redakti

  • Bimberg, Guido: Fasch und die Musik im Europa des 18. Jahrhunderts. - Weimar : Böhlau, 1995. - ISBN 3-412-10393-4
  • Küntzel, Gottfried: Die Instrumentalkonzerte von Johann Friedrich Fasch. - Frankfurt a.M. Univ. Diss., 1965
  • Pfeiffer, Rüdiger: Johann Friedrich Fasch : 1688-1758, Leben und Werk. - Wilhelmshaven : Noetzel, 1994. - ISBN 3-7959-0613-X

Eksteraj ligiloj redakti