Johann Gottfried Galle

Johann Gottfried GALLE (naskiĝis la 9-an de junio 1812 en Radis, mortis la 10-an de julio 1910 en Potsdamo) estis germana astronomo.

Johann Gottfried Galle
Persona informo
Johann Gottfried Galle
Naskiĝo 9-an de junio 1812 (1812-06-09)
en Radis
Morto 10-an de julio 1910 (1910-07-10) (98-jaraĝa)
en Potsdam
Tombo Vroclavo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Johann Gottfried Galle
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj malkovro de Neptuno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lernado redakti

Li lernis en gimnazio de Wittenberg, kaj, de 1830 al 1833, en la Humboldt-Universitato en Berlino. Li poste estis instruisto pri matematiko kaj fiziko en la gimnazio de Guben, kaj poste en la Friedrichwerdersches Gymnasium de Berlino.

Astronomio redakti

En 1835, lia iama instruisto pri astronomio, Johann Franz Encke dungas lin kiel helpanto en la novkreata Berlina observatorio. Tie Galle laboris dum 16 jaroj, uzante refraktoron de 9 coloj (22,5 cm). En 1838 li malkovris malhelan ringon de Saturno, kaj tri novajn kometojn inter 1839 kaj 1840.

En 1851 li transloĝiĝis al Breslau (la nuna Vroclavo), kie li laboris kiel profesoro pri astronomio kaj direktoro de la loka observatorio. Dum 46 jaroj li studis la orbitojn de la planedoj kaj mezuris la altitudojn de la Nordaj briloj. Helpata de sia filo Andreas Galle, li studis la kometojn, la meteorfluojn, la termagnetan kampon kaj la klimatsciencon kaj publikis liston de 414 kometoj. En 1872 li proponas rimedon por mezuri la radiuson de la tera orbito (astronomia unuo), uzante la paralakson de asteroidoj.

En 1897 li transloĝiĝas al Potsdam, kie li mortis en 1910.

Malkovro de Neptuno redakti

Galle fariĝis doktoro en 1845, lia tezo estis analizo kaj kritiko de observoj fare de Ole Rømer. Li sendis kopion de sia tezo al la franca astronomo Urbain Le Verrier, sed ricevis respondon nur unu jaron poste, la 23-a de septembro 1846. Kun la respondo, estis invito observi difinan lokon de la ĉielo. Kvankam malema, Encke permesis al li uzi la astronomian lornon.

Tiun vesperon, Galle kaj sia helpanto Heinrich Louis d'Arrest observis objekton en la precizata punkto, kaj la du sekvajn vesperojn, li povis konfirmi, ke ĝi sekvis la antaŭvidatan orbiton.

Li estis la unua, kiu observis Neptunon, sciante ke ĝi estas planedo[1].

Honoroj redakti

Li estis ano de la Bavaria Akademio de Sciencoj kaj de la brita Royal Astronomical Society. Por la malkovro de Neptuno li ricevis la francan Honoran Legion.

Oni donis lian nomon al

En Gräfenhainichen estis starigita monumento en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Astronomiaj desegnoj de Galilejo atestas, ke li observis Neptunon la 28-a de decembro 1612, kiam li rigardis Jupiteron; li notis ĝin kiel stelo de 8-a magnitudo. Li revidis ĝin la 28-a de januaro 1613, kaj konstatis, ke ĝi moviĝis rilate al najbara stelo, sed nenion konkludis kaj ne plu parolis pri ĝi.

Eksteraj ligiloj redakti