Johann Gottfried Seume

Johann Gottfried SEUME [johan gotfrit sojme] (n. la 29-an de januaro 1763 en Poserna, Saksio, m. la 13-an de junio 1810 en Teplice, Bohemio) estis germana verkisto.

Johann Gottfried Seume
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1763 (1763-01-29)
en Poserna
Morto 13-an de junio 1810 (1810-06-13) (47-jaraĝa)
en Teplice
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando SaksioGermanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Memorigilo Johann Gottfried Seume
Okupo
Okupo poeto • tradukistokomponisto
TTT
Retejo http://www.seume.de/
vdr
Spaziergang nach Syrakus im Jahre 1802, 1830-1841

En la jaro 1780 li komencis studi teologion en Leipzig, sed jam post unu jaro li forlasis tiun ĉi karieron por vojaĝi al Parizo. Survoje lin kaptis soldataj varbistoj, kiuj devigis lin al militservo en Norda Ameriko. En 1784 li sukcesis fuĝi al Germanio, sed oni arestis lin kaj nur en 1789 li finfine regajnis la liberecon.

Li studis juron kaj ekde 1796 li laboris kiel korektisto en la eldonejo de sia amiko Georg Joachim Göschen. Ekde 1801 li multe vojaĝis, i.a. al Sicilio, Rusio, Finnlando kaj Svedio, kaj li priskribis siajn impresojn kun speciala rigardo al la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj. Pro siaj spertoj kiel soldato en Norda Ameriko li pledis por la rajto pri individua kaj popola libereco.

Listo de verkoj redakti

  • Spaziergang nach Syrakus im Jahre 1802 (vojaĝraporto, 1803)
  • Mein Sommer 1805 (vojaĝraporto, 1806)
  • Mein Leben (membiografio, eld. 1813)