Johann Heinrich Alsted

Johann Heinrich ALSTED Alsteds, Alstedius germana verkisto, enciklopedisto: Ballersbach, marto 1588Gyulafehérvár, 8-a de novembro 1638.

Johann Heinrich Alsted
Persona informo
Johann Heinrich Alsted
Naskiĝo 1-an de januaro 1588 (1588-01-01)
en Ballersbach
Morto 9-an de novembro 1638 (1638-11-09) (50-jaraĝa)
en Alba Iulia
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo • muzikologo • verkisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • filozofopedagogoinstruisto vd
Laborkampo filozofioteologiosciencoenciklopedio vd
Aktiva en Transilvanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Johann Heinrich Alsted.

Biografio redakti

Ekde 1608 li instruis en Herborn. Al invito de Gabrielo Bethlen en 1630 li venis al Gyulafehérvár por instrui (kun Johann Heinrich Bisterfeld kaj Ludwig Philipp Piscator), kaj restis tie ĝis sia morto. Li verkis lernejdramon, latinan, hebrean kaj helenan lingvolibrojn kaj gramatikojn. Li redaktis latinan vortkolekton. Lia enciklopedio estis modelo kaj fonto por enciklopedio de János Apáczai Csere.

Verkoj redakti

  • Enciklopediae, Herborn, (1630),
  • Physica Harmonica (Herborn, 1616),
  • Adnotationes in pentateuchum (...) epistolas catolicas, Gyulafehérvár, 1630,
  • Prodromus religionis triumphantis. Triumphus verae religionis, samloke, 1635.
  • Rudimenta linguae latinae, Gyulafehérvár, 1634.

Fonto redakti

  • Új Magyar Irodalmi Lexikon, 1994.