Johann Heinrich Rolle

Johann Heinrich ROLLE (* 23-an de decembro 1716 en Quedlinburg; † 29-an de decembro 1785 en Magdeburgo) estis komponisto kaj Muzikpedagogo.

Johann Heinrich Rolle
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1716 (1716-12-23)
en Quedlinburg
Morto 29-an de decembro 1785 (1785-12-29) (69-jaraĝa)
en Magdeburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Rolle naskiĝis kiel filo de la posta kantoro de la magdeburga malnovurba gimnazio Christian Friedrich Rolle. La patro transprenis la edukadon de sia muzike talenta filo. En 1722 la familio translokiĝis al Magdeburgo.

En la jaro 1734 Rolle ricevis postenon kiel orgenisto ĉe la magdeburga preĝejo Sankta Petro, kiun li tenis ĝis 1737. Ekde 1740 li laboris en la kapelo de Frederiko la 2-a, komence kiel violonisto, poste kiel vjolisto. En 1746 li revenis al Magdeburgo kiel orgenisto de la preĝejo Santa Johano. En 1752 li sukcedis sian patron kiel kantoro de la gimnazio.

Rolle ankaŭ transprenis la funkcion de urba muzikdirektoro. Ekde ĉi tiu pozicio li aktivis laŭ la senco de la klerismo. Li atingis, ke Magdeburgo ekde 1764 kiel unu el la unuaj germanaj urboj sen rezidejo efektivigis koncertojn, kiuj disvolvis transregionan gravecon.

Rolle membris en la tiel nomata Mittwochsgesellschaft (merkreda societo) fondita de Johann Wilhelm Ludwig Gleim. Tie li kontaktadis kun Heinrich Rathmann, Friedrich von Koepcken, Johann Bernhard Basedow, Johann Samuel Patzke, Friedrich Gabriel Resewitz, Gottfried Benedict Funk kaj Gotthilf Sebastian Rötger.

Liaj komponaĵoj konformas al la tradicio de la baroko, estas tamen jam pregitaj de la transiro ekde altbaroko al la t.n. galanta stilo de la rokoko. Rolle postlasis multajn verkojn, kiuj ankaŭ nuntempe estas ludataj. La teksto de ok verkoj devenas de Johann Samuel Patzke, je kvar verkoj la tekstojn verkis August Hermann Niemeyer.

Honorigoj redakti

La urbo Magdeburg nomis straton honore al li Rollestraße. En Quedlinburg la distrikta muziklernejo havas lian nomon.

Verkoj redakti

Motetoj redakti

  • Kommet, kommet, lasset uns anbeten
  • Der Friede Gottes
  • Gnädig und barmherzig
  • Unsere Seele harret auf den Herrn

Kantatoj kaj oratorioj redakti

  • Abraham auf Moria
  • Die Befreiung Israels
  • Die Opferung Isaaks
  • Jacobs Ankunft in Ägypten
  • Lazarus
  • Man singt mit Freuden vom Sieg
  • Siehe, der Herr ging vorüber
  • Oratorium auf Weihnachten
  • Passionsoratorium
  • Der Tod ist verschlungen in den Sieg
  • Machet die Tore weit
  • Der Tod Abels
  • Wunderbarer König
  • Der leidende Jesus

Sonato redakti

  • Claviersonate E♭-maĵora

Literaturo redakti

  • Rudolf Kaestner, Johann Heinrich Rolle. Untersuchungen zu Leben und Werk, 1932, Kassel.
  • Erich Valentin, Johann Heinrich Rolle. Ein Mitteldeutscher Musiker des 18. Jahrhunderts, in: Sachsen und Anhalt 9 (1933), S. 109-160.
  • Martin Wiehle, Magdeburger Persönlichkeiten, 1993, Magdeburg, ISBN 3-910146-06-6
  • Ralph-Jürgen Reipsch, Johann Heinrich Rolles ‚Musikalische Dramen‘ - Notizen zu Grundlagen und Erscheinungsbild einer musikalischen Gattung, in: Händel-Jahrbuch der Georg-Friedrich-Händelgesellschaft 47 (2001), S. 203-223.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Heinrich Rolle » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3208476 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)