Johann Joachim Christoph Bode

Johann Joachim Christoph BODE (naskiĝinta la 19-an de januaro 1731 en Braunschweig, mortinta la 13-an de decembro 1793 en Vajmaro) estis germana tradukisto kaj eldonisto. Li estis filo de invalida soldato, Johann Jürgen Bode kaj nuptis, post nefeliĉa geedzeco kun filino de instrumentfaristo, kiel duan edzinon la filinon senatoran Simonetta Tamm († 1766), kaj triafoje en 1766 Metta Maria Bohn, filino de eldonisto hamburga.

Johann Joachim Christoph Bode
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1731 (1731-01-16)
en Brunsvigo
Morto 13-an de decembro 1793 (1793-12-13) (62-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Jacobsfriedhof Weimar
Lingvoj germana
Loĝloko BrunsvigoHanovroHamburgoVajmaro
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistolingvistotradukisto • eldonisto • militisto
vdr

Vivo redakti

Post kleriĝmalamikaj kamparanaj jaroj kaj neinteresa trejniĝtempo muzikista Bode estis hobojisto en brunsvika regimento. Nupto tro haste farita en la aĝo de 19 jaroj plie komplikigis la vivon. Kiam li havis forpermeson en 1750 en Helmstedt li eksentis la volon je kleriĝo, kion apogis Johann Christoph Stockhausen, la fondinto de la Helmstedt-a Germana Societo. Li instruis al Bode la anglan lingvon. En Helmstedt li ankaŭ metis la fundamenton je konoj de la latina, franca kaj itala lingvoj. Post la morto de la edzino kaj de la infanoj li retiriĝis en 1756 el la armea servo ironte en 1757 Hamburgon. Tie-ĉi li estis muzikinstruisto kaj allernis la hispanan lingvon. Kelkan tempon li ankaŭ gvidis la influan gazeton Hamburgischer Korrespondent. Krome li havis rilatojn al la teatrotrupo de Johann Heinrich Koch laŭ kies komisio li faris tradukojn de anglaj kaj francaj dramoj. Je la fino de 1766 li malfermis presejon laborante komence nur por la teatroentrepreno de Abel Seyler antaŭ malfermiĝo je aĵoj de la gravega eldonistoj Christian Friedrich Voß kaj Friedrich Nicolai en Berlino kaj Philipp Erasmus Reich en Leipzig. Propra eldonejo Buchhandlung der Gelehrten kun la celo plialtigi la renomon kaj plisekurigi la profesian situacion de verkistoj malsukcesis ĉefe pro komercista nelerteco de Bode. Ankaŭ lia intertempa kompaniano Gotthold Ephraim Lessing devis digesti financajn perdojn.

Nur post la nupto de la energiplena kaj komercadsperta tria edzino la eldonejo de Bode ekfloris. Tie aperis - krom propraj tradukitaĵoj de Bode - skribaĵoj i.a. de Friedrich Gottlieb Klopstock, Lessing, Herder, Goethe, Gerstenberg, Matthias Claudius. En 1761 li iĝis ano de la framasonisma loĝio Absalon; la membreco ĉe la iluminatoj malpi plaĉis al li. Kreskanta soleco post mortoj edza kaj infanara igis lin en somero 1778 akcepti la oferton de la dania ministro kaj grafo Johann Hartwig von Bernstorff translokiĝi kun li Vajmaron kiel afergvidanto. En somero 1787 Bode faris sian ununuran vojaĝon eksterlanden, al Parizo.

Graveco redakti

La literatura renomo ŝuldiĝas ekskluzive al lia tradukadoj. Framasonisme li ankaŭ verkis relative multe (kp. liaj postlasitaĵoj ĉi-rilaten en la t.n. Svedujo-kesto). La tradukotaĵoj estis komence anglaj dramoj: Bode nombriĝis inter la unuaj kiu hejmigis la modernan anglan dram-arton en Germanujo. Poste li preferis la tradukon de prozaĵoj, antaŭ ĉio el la la angla. La kvalito de liaj tradukaĵoj el la angla, franca kaj la hispana estas ja de kvalita nesameco. Tamen ne malmultaj atingis altegan kvaliton, ekz. la laboraĵoj pri la tekstoj de Laurence Sterne. Tie li uzis, laŭ propono de Lessing, la vorton empfindsam (sensiva). Konatas treege ankaŭ la Vojaĝoj de Humphrey Clinker de Tobias Smollett.

Ĉe siaj agadoj li profitis ofte de sia elnatura humuro kaj la delikata anima tuŝiĝemo malgraŭ masiva korpo-aspekto. Por karakterizi la humurajn figurojn Bode volonte uzis dialekton de Malsupra Saksio. Dum la lastaj vivojaroj li interesiĝis pri Michel de Montaigne - kaj liveris brilajn tradukojn de ties verkoj. Bedaŭrinde la planoj pri tradukado de aĵoj de Rabelais malrealigeblis promorte. Por tio li estis volinta uzi malfajnan vortmaterialon de la ĉetablaj konversacioj de Marteno Lutero kaj de Hans Sachs.

Tradukoj redakti

Fonto redakti

Justi, Ludwig, "Bode, Christoph" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 348-349, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti