Johann Pedius Tethinger

Johann Pedius TETHINGER (latinigite: Ioannes Pedius Tethingerus; naskiĝinta ĉ. 1495 en Tübingen, mortinta ĉ. la 1558-a jaro) estis germana instruisto, historiografo kaj poeto.

Johann Pedius Tethinger
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1558 (1558-01-01)
Profesio
Okupo instruistopedagogoverkistohistoriisto vd
vdr
duko Ulriko kies heroecon kante laŭdis Tethinger en sia Wirtembergia

Vivo redakti

Estante filo de la instruisto Johann Anton Tethinger el Pfullendorf (kiu deĵoris en Freiburg) li verŝajne posteulis lin lernejestre. En 1543 Johannes Pedius jam estis dediĉinta kvaronon de jarcento al la instruado de la junuloj, kiel li mem skribis.[1] Eko instruada estis estinta en 1518, en Freiburg, kaj en 1533 li iĝis rektoro de schola particularis.[2] Ŝajne lia instruista talento estis tre ŝatata. Krom lernolibroj li eldonis en 1543 antologion de leteroj de Erasmo de Roterdamo al kiu li aneksis en elegiaj distikoj faritan priskribon de la urbo Freiburg kaj de la vilaĝo Herdern (nun kvartalo de Freiburg) en latina lingvo.

Lis ĉefverko (ankaŭ latinlingva) estis Wirtembergia. Ties unua eldono aperis en 1535 kaj planitis ĝia titolo Silva de quatuor bellis Wirtembergicis: je la koleriĝo de la verkinto[3] la tipografo presigis erarigan titolon Quatuor bella Wirtembergica. La dua eldono, laŭ aŭtora aserto fakte komplete nova verko, aperis en Freiburg en 1545 kun la titolo Wirtembergiae libri duo, quibus illustrissimi Wirtembergorum principis Huldrichi etc. res militiae domique gestae in eo potissimum bello, quod illi a foederatis aetate nostra Suevis illatum fuit, carmine deliniantur.

Tiun ĉi verkon aneksite kronis poeziaĵo en heksametroj kun la titolo Commentarius iisdem de rebus in tres libros divisus amanti prosam magis adpositus. Ambaŭ partojn represitis por la verko Schards deutsche Geschichtsschreiber (nova eldono II, p. 31 ss.). Fokuse de verko dediĉita al la virtemberga duko Ulriko estas milito kontraŭ la Ŝvabia ligo (ekde 1525) kaj lia venko en 1534 (batalo ĉe Lauffen am Neckar).

Detronigo fakula redakti

Longe tiu ĉi verko taksitis fidinda fonto ĝis Ludwig Friedrich Heyd kaj Christoph Friedrich von Stälin forigis la retorikajn kaj poetajn krustegojn ĉirkaŭ historia kerneto. Finfine Leopold Ranke tute nuligis la historigrafian aŭtoritatecon de Tethinger.[4] Bedaŭrinde ankaŭ la poetika valoro de Wirtembergia ne estas tre granda.

Tethinger havis plurajn infanojn, el kiuj deĵoris instruiste Johann Anton, la plej maljuna filo, jam en 1545.

Verkoj redakti

  • Quatuor Bella Wirtembergensia quae ante multos etiam annos usque ad hodiernum diem in ea regione gesta sunt Heroico Carmine diligenter descripta, 1534 (sen indiko de loko)
  • Declinationum clasmata cum verborum coniugatione, per singulas interim terminationes, themata, praeterita, supinaque brevissime complectentia, pro literaria pube conlecta, Freiburg 1543 (lernolibro gramatika)
  • Desiderii Erasmi Roterodami epistolae breviores aliquot, lectuque iucundiores, in rem studiosae iuventutis nuperrime selectae, Freiburg 1543 (antologio de aferoj de Erasmo por lerneja uzo)
  • Wirtembergiae libri duo, quibus illustrissimi Wirtembergorum principis Huldrichi, ducis a Theck, comitis a Monte Pelegardi etc. inclytissimi, res militiae domique gestae, in eo potissimo bello quod illi a Foederatis, aetate nostra, Suevis illatum fuit, carmine delineantur. Commentarius iisdem de rebus in tres libros divisus, amanti prosam magis adpositus, Freiburg 1545

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ioannes Pedius Tethingerus en la latina Vikipedio.

Notoj redakti

  1. En antaǔparolo al la eldono de la erasmaj leteroj de 1543, p. 4 (fronte): Ego iam fere viginti quinque perpetuos annos docendi munere fungor (...).
  2. Bauer, p. 6; tia partikulara lernejo kvazaǔ opoziciis koncepte al universitato, t.e. al universala (alt)lernejo.
  3. [...] adeo displicuit ut nulla res in vita magis: titulus aliud promittebat, poematium longe aliud prae se ferebat, promissis haudquaquam respondens.
  4. Leopold Ranke: Zur Kritik neuerer Geschichtschreiber, Leipzig/Berlin 1824, p. 147-149